El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 4-a Esperanto-semajno okazis en la elementa lernejo Baiyangshujie, Ĉinio

| 2016-12-21
Bookmark and Share

 

    La 12-an de decembro, 2016, la elementa lernejo Baiyangshujie, Taiyuan-urbo, Shanxi-provinco, Ĉinio, okazigis la 4-an Esperanto-semajnon kun la temon Kun Granda Animo kaj Amikoj en la Mondo. Pli ol 1400 lernejanoj ĝin partoprenis. En la malferma ceremonio Wei Yubin, direktoro de la lernejo, diris: "Antikvulo de Ĉinio diris, ke nobeloj havas grandan amon kaj animon. Mi opinias, ke la lernejanoj de Baiyangshujie ne nur devas esti honestaj, diligentaj kaj progresemaj, sed ankaŭ devas havi pli vastan perspektivon, kompateman koron, animon por la tuta homaro, kaj ideojn de egaleco kaj frateco."

 

 

    La lernejo okazigas Esperanto-kurson ekde la jaro 2008 por helpi infanojn lerni la lingvon. Dum la instruado oni rimarkis, ke la interna ideo de Esperanto estas tre utila por la infanoj starigi aktivan vidmanieron al la mondo. Do, ekde la jaro 2013, ĉiujare ĉirkaŭ la Zamenhofa Tago la lernejo okazigas Esperanto-semajnon. En la semajno la nacia kaj Esperanta flagoj alte flirtas super la lerneja sportejo, infanoj partoprenas Esperantajn programerojn, kaj la instruistoj preparas diversajn lecionojn pri Esperanto. La lernantoj kantas, dancas, pentras, verkas, legas kaj festas. La semajno jam fariĝis tre ŝatata festivalo por la infanoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments