Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Ĉinaj produktoj ŝatataj de sud-koreanoj

| 2016-12-21
Bookmark and Share

 

 

    La tajvana novaĵ-retejo Chinatimes raportis en la 18a de decembro, ke ekde aprilo la sud-koreaj amaskomunikiloj diskutas pri ĉinaj ciferecaj produktoj kun la markoj Mi, Huawei kaj TCL en la sud-korea merkato. La firmao Mi anoncis, ke ekde la 1a de majo ĝi lanĉos diversajn produktojn, inkluzive de saĝpoŝtelefonoj kaj superaltdifinaj televidiloj en Sud-Koreio, kaj asertis, ke ili estos je almenaŭ 50% malpli karaj ol similaj produktoj de Sud-Koreio.

 

    Ne nur ciferecaj produktoj, sed ankaŭ konsumado de ĉinaj kulturaĵoj eniras en Sud-Koreion.

 

    La sud-korea tagĵurnalo JoongAng raportis en la 16a de decembro, ke la ĉinaj produktoj, bonkvalitaj kaj malmultekostaj, allogas sud-koreajn junulojn, kaj iom post iom la konsumado de ĉinaj produktoj kaj kulturoj disvastiĝas al la ĉefaj grupoj en la aĝoj inter 20 kaj 29 jaroj.

 

    Ekzemple, iuj sud-koreaj junuloj uzas la ĉinajn poŝtelefonojn de la marko Huawei-P9 anstataŭ la koreajn de la markoj LG kaj SAMSUNG.

 

    Salajruloj preferas meti aerpurigan aparaton de la marko Mi en sia gastoĉambro, rigardi ĉinajn televidseriojn en videaj retejoj, stiri elektran memekvilibrigan duradan veturilon en semajnfino, ludi poŝtelefonajn ludojn Rakonto de Cao Cao kaj Ĉina Heroo Zhao Zilong, manĝi fonduon kaj kebabon kun amikoj... Tio estas konsumado de ĉinaj kulturoj.

 

    La sud-korea mediato Platum, kiu tre atentas la ĉinan merkaton, analizis ke la aĉetantoj povas interrete akiri ĉinajn produktojn kun avangarda tekniko kaj per racia prezo, kaj tiu maniero povas kontentigi la postuladon de tutmondaj konsumantoj.

 

    Krom la poŝtelefona merkato sub la domino de la markoj SAMSUNG kaj LG, en aliaj merkatoj la ĉinaj markoj ne estas plu la simboloj de malmultekostaj produktoj por sud-koreaj konsumantoj.

 

    Analizistoj opiniis, ke en la merkato de elektronikaj produktoj, la intensa konkurenco pri tekniko kaj kvalito proksimiĝos al la limo, kaj estos prezkonkurenco.

 

    Ĉinaj firmaoj teknike konkurencivaj povas eniri la sud-korean merkaton per la avantaĝo de pli malaltaj prezoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments