Ĉinio finkompletigis la dokumentaron pri la novjaraj ksilografiaĵoj de 41 lokoj

| 2016-12-21
Bookmark and Share

    Laŭ la informo publikigita de la Esplorcentro pri Novjaraj Ksilografiaĵoj de Ĉinio en la 18-a de decembro, la lando jam starigis kaj kompletigis la kulturan dokumentaron pri la tradiciaj ĉinaj ksilografiaĵoj de 41 lokoj.

 

Tradicia ksilografiaĵo farita en Yangliuqing

 

    Ĉinaj novjaraj ksilografiaĵoj estas popularaj kaj multloke farataj kun diversaj stiloj kaj per kompleksaj metodoj. La 41 ĝis nun restantaj produktejoj de tiaj metiartaĵoj distribuiĝas en diversaj lokoj de la tuta lando.

 

    Wang Kun, vicdirektoro de la centro, diris ke la enketado pri la tradiciaj ksilografiaĵoj ekde 2002 estis plenumita el la vidpunktoj de scienco pri kulturo, antropologio, folkloro, heredaĵo- kaj artostudoj, kaj utiligis diversajn registrajn manierojn kiel skribado, voĉregistrado, fotado kaj filmado. La registrita enhavo temas pri historiaj restaĵoj, ilia nuna situacio, metiartaj iloj, produktado, vendejoj, metiartistoj, vendado, afiŝado, popola estetiko, festaj kutimoj, kaj inkludas ĉiujn produktajn lokojn.

 

Tradicia ksilografiaĵo farita en Taohuawu
 

    Wang Kun diris: "Dank' al sciencaj konservado, serĉado kaj ordigo en la tuta lando, oni jam ĉiuflanke registris la restaĵojn kaj heredadon de la novjaraj ksilografiaĵoj en la 41 gravaj lokoj de ilia produktado, kaj tio ebligis al ni formi la dokumentaron kun kompleteco kaj grandiozeco."

 

Tradicia ksilografiaĵo farita en Zhuxianzhen
 

    Krom la dokumentoj, la centro starigis ankaŭ datumbazon kun bildoj kaj vortoj por elektronike konservi la koncernajn informojn.

 

Tradicia ksilografiaĵo farita en Mianzhu
 

    Nun, 18 produktaj lokoj de la ksilografiaĵoj, inkluzive de Yangliuqing, Wuqiang, Taohuawu, Zhuxianzhen, Mianzhu kaj aliaj, oficiale enlistiĝis kiel la produktejoj de ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. Oni ankaŭ elektis heredantojn kun reprezenteco kaj registris iliajn parolojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments