El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kunsido por la 30-jariĝo de Zhejiang-a Esperanto-Asocio

| 2016-12-22
Bookmark and Share

 

    Matene de la 17-a de decembro 2016 la Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis kunsidon memore al sia 30-jariĝo. La kusidon ĉeestis 17 geesperantistoj el diversaj lokoj de la provinco Zhejiang. La asocio fondiĝis la 14-an de decembro 1986 en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio.

 

    La kunsidon prezidis ĝia ĝenerala sekretario Zhu Baolong. En la nomo de la Zhejiang-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, s-ino Wang Shanlian faris gratulan parolon por festi la 30-jariĝon de la asocio. Ŝi esperas, ke la asocio povos pli sane kaj daŭripove disvolviĝi.

 

    S-ro Qiu Xirong, konstanta vicprezidanto de la asocio, retrorigardis aktivadojn de la asocio dum la pasintaj 30 jaroj. Li diris, ke ekde la fondiĝo de la asocio, ĝiaj membroj ĉiam vigle kaj entuziasme partoprenis en diversaj eventoj. Li retrorigardis, ke li kune kun aliaj membroj de la asocio partoprenis en la Unua Ĉina Kongreso de Esperanto, kaj laŭdis ke la arta trupo starigita de la asocio antaŭ 10 jaroj ludis pozitivan rolon por vaste kaj efike diskonigi la lingvon Esperanto.

 

    Veterana esperantisto Arbsemo, eksa ĝenerala sekretario de la asocio, prezentis la procezon de la fondiĝo de la asocio kaj montris elkoran dankon al ĝiaj fondintoj pro iliaj sindonemo kaj kontribuado por Esperanto-movado. Li diris ke kelkaj fondintoj jam forpasis, tamen estas ĉiam memorindaj. Fine li esprimis sian ĝojon pro tio ke inter la ĉeestantoj troviĝas junaj geesperantistoj, ĉar en liaj okuloj junuloj estas espero de nia Esperantujo.

 

    Ĝia vicprezidanto Gong Dufa subtenas laborojn de la asocio per diversaj manieroj kaj esperas, ke la asocio havos brilan perspektivon. Kaj ankaŭ aliaj estraranoj de la asocio kun granda emocio parolis pri siaj agadoj dum la pasintaj 30 jaroj por disvolvi Esperanton. Ĉielia, reprezantante junulojn, elmetis novajn pensojn kaj ideojn, ŝi diris, ke junuloj neniel malesperigos la maljunajn esperantistojn, konservos bonan tradicion kaj plibeligos la estontecon de la asocio per sia diligenta laboro.

 

    Kvankam la vetero estis malvarma, la etoso estis vigla, kaj la kunsido finiĝis en varma entuziasmo de la kunsidantoj.

 

(Verdeca)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments