El Popola Ĉinio>头条新闻>

La kvara taĉmento de la ĉina packonserva kaj kontraŭ-tumulta polico en Liberio okazigis la aktivadon "Blua Koltuko" por helpi lokajn lernejanojn en ilia studado

| 2016-12-23
Bookmark and Share

 

    La 20-an de decembro en la urbo Bensonville de la kantono Montserrado, Liberio, Xu Xiaowei, politika komisaro de la kvara taĉmento de la ĉina packonserva kaj kontraŭ-tumulta polico en Liberio donace sendis al lokaj studentoj dorsosakojn. Samtage la taĉmento ankaŭ vizitis la lokan lernejon Laŭzana Integrita Preparlernejo kaj tie okazigis la aktivadon "Blua Koltuko" por helpi lokajn lernejanojn en ilia studado. La aktivado celis plifortigi la amikecon inter Liberio kaj Ĉinio por bela estonteco de la du flankoj. La policanoj faris kulturajn interŝanĝojn kun lokaj studentoj kaj instruistoj, kaj donacis al ili pli ol mil diversajn objektojn necesajn por studado kaj sporto el 30 specoj, kiel ekzemple piedpilkoj kaj dorsosakoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments