Vizito al varmaj akvofontoj Xishan

| 2016-12-26
Bookmark and Share

    Post la vizito al la Tri Bulvardoj kaj Sep Aleoj ni iris al la eksterurba disktrikto Lianjiang, kie troviĝas bela kaj altnivela hotelo Xishan Varmakvofonta Feriejo kaj Kirlobanejo. Tie troviĝas varmakvofonta parko kun cent kirlobanaj kuvoj ĉirkaŭitaj de arboj kaj plantoj. La loko estas bonega por ripozo.

 


Dancistoj kiuj sinprezentis dum la solenaĵo en la hotelo
 

    Ni alvenis tie posttagmeze, kaj en granda salono de la hotelo partoprenis en la Solena Inaŭguro de la 7-a Fuzhou-a Internacia Varmakvofonta Turism-festivalo. La solenaĵo estis bela kaj kun bonaj dancprezentadoj. Post ĝi okazis bankedo, kaj sekve mi ricevis la ŝlosilon de mia hotelĉambro kaj iris tien.

 

    Inter ĉiuj hotelĉambroj kie mi gastiĝis, estas tiu, kiu plej plaĉis al mi. Tre bela kaj bone aranĝita, pura kaj komforta. Anstataŭ fenestro, ĝi havas vastan balkonon el kie eblas vidi belajn pejzaĝojn dumtage kaj la lumojn de la urbo, iom for de tie, dumnokte. En la maldekstra flanko de la balkono troviĝas bankuvo, kiu ricevas akvon el la varmakvofonto. Mi tamen ne provis ĝin, ĉar mi gajnis kuponon por senpage uzi la varmakvofontan parkon, kaj iris tien por provi diversajn kuvojn kaj akvojn dum kelkaj horoj.

 


Bankuvo en la balkono de mia hotelĉambro: sufiĉe larĝa por du homoj
 

    Mi tamen neniam antaŭe havis tian oportunon en miaj pasintaj oficvojaĝoj, tiel ke mi ĉifoje ne kunportis banveston en mia bagaĝo, kredante ke mi ne uzus ĝin. La hotelo, tamen, donacis banvestojn al ĉiuj senbanvestaj partoprenantoj de la festivalo. En la vendejo de banvestoj ĉe la enirejo de la parko mi ricevis mian novan banveston, kaj menciindas tio, ke ili ne estas altkostaj.

 

    Mi ne estis sola: aliaj amikoj, laborantoj de aliaj eldonejoj de nia eldongrupo, estis kun mi, ni entute estis tri viroj kaj tri virinoj, sed finfine la viroj pli rapide ŝanĝis vestaĵojn kaj atingis la parkon unue, tiel ke ni eniris la unuan bankuvon. Poste venis la inojn, sed funkciulino sugestis ilin uzi alian kuvon, ĉar tiuj kuvoj ĉe la enirejo estas malgrandaj, por malmultaj homoj, kaj nia grupo estis dividita.

 


La plej granda naĝbaseno en la varmakvofonta parko: akvomasaĝo kaj artefaritaj akvofaloj
 

    Post iom da tempo ni decidis provi aliajn kuvojn kaj basenojn en la parko: ni unue vizitis grandan basenon kun kelkaj aparatoj por akvomasaĝo, artefaritaj akvofaloj kaj aliaj specialaĵoj. Ĉe la enirejo de tiu baseno troviĝas funkciulo kiu disdonas naĝĉapojn, nepre uzendaj, kaj okaze de eliro oni devas redoni sian ĉapon metante ĝin en ujo. Mi ne sukcesis kompreni la bezonon de tio, ĉar la baseno ne estas sufiĉe profunda por subakviĝo, sed en pekinaj naĝbasenoj oni kutime ankaŭ postulas tion kaj mi same neniam komprenis la kialon. Kelkaj ĉinaj kutimoj ŝajne estas ekster mia kompren-kapablo, sed ne gravas, mi ne bezonas kompreni ilin, nur akcepti.

 

    Cetere mi ne rakontis tion antaŭe, sed dum somero mi serĉis lokon por naĝi en Pekino, kaj oni diris al mi tion, ke mi ĉiam bezonas uzi ĉapon kaj okulprotektilojn, kaj cetere eniro en profundaj basenoj estas permesata nur al tiuj homoj, kiuj havas specialan atestilon, kiun oni povas akiri post ekzameno. Kiam oni diris al mi, ke mi bezonus tion por naĝi en baseno profunda je 1,5 metro, mi respondis, ke mi estas 1,82 metra homo, sufiĉas stariĝi, por ke mi ne droniĝu, tamen oni reasertis la malpermeson, krom se mi ekzameniĝos. Finfine mi ne naĝis dum pekina somero, sed mi planas ekzameniĝi kaj naĝi okaze de la venonta somero, ĉar certe estos amuza sperto.

 

Bankuvoj kovritaj de pajlaj kupoloj
 

    De tie ni daŭrigis nian viziton kaj provis plurajn aliajn basenojn kun akvo en malsamaj temperaturoj kaj kun malsamaj spicaĵoj kiel zingibro kaj rozpetaloj, ĉiu kun malsama funkcio en plibonigo de sano. Ni ankaŭ vizitis lunĉejon meze de naĝbaseno, la etoso tie estas tre agrabla, sed mia kolego volis bieron kaj malkovris ke en la akvofonta parko oni, pro sekureco, ne vendas alkoholaĵojn. En kelkaj lokoj tra la tuta parko estas kioskoj kun teo, kiun oni rajtas preni senpage en ajna momento. Mi tiel gustumis malsamajn teojn, kies konsumado estas ege rekomendinda en kelkaj lokoj, verŝajne por preventi malvarmumon, kaj la funkciulo insistas por ke vi trinku teon post eliri bankuvon.

 

    Meze de la parko ni malkovris saŭnojn. Entute tri, unu okupata, alia en la temperaturo 48°C, kiun ni provis, kaj la alia en la temperaturo 17°C! Jes, vi ne mislegis, nur 17°C! Pli-malpli la sama temperaturo de ekstero! Mi supozas ke la termometro estis difektita, aŭ eble ĝi estis en riparado. Tamen post pluraj semajnoj en pekina aŭtuno, estis por ni pli alloga la pli varma saŭno, kie ni ŝvitis tre facile kaj mi sentis min en Rio-de-Ĵanejro, krom pro la vaporo antaŭ mia vizaĝo. Ni ne restis tie dum longa tempo, sed eliris kun niaj korpoj kovritaj de varma ŝvito kaj eble pro tio oni devigis al ni tuj trinki teon: konstatinte nian eliron el saŭno, funkciulino tuj metis teon en glasetojn kaj donis al ni.

 

Hotelo fotita el mia balkono, en la oka etaĝo, vespere
 

    Mi malŝatas la senton de ŝvito sur mia korpo kaj tuj iris serĉi kuvojn por plia banado, kaj dum la daŭrigo de nia esplorado ni hazarde renkontis kelkajn kolegojn, kun kiuj ni gaje babilis kaj kantis sub giganta luno, eksterordinara astronomia fenomeno okazanta ĝuste en tiu momento.

 

    Post longa tempo en la parko, kaj post provado de ĉiuspecaj basenoj kaj bankuvoj por rekomendi ilin al miaj legantoj, alvenis la tempo por reveni al mia ĉambro kaj dormi. Dumvoje al mia ĉambro mi preterpasis Karaoke-drinkejon en la teretaĝo de la hotelo kaj homoj estis gaje kantantaj kaj ridantaj tie, verŝajne ebriaj.

 

Hotelo fotita el mia balkono matene
 

    Matene ni frue foriris, post bongusta matenmanĝo, survoje al la antikva vilaĝo Songkou, temo de mia sekva artikolo. Ĝis!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments