El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konferenco de Ĉina Lingv-serva Industrio en Pekino

| 2016-12-26
Bookmark and Share

Zhou Mingwei, prezidanto de Ĉina Tradukista Asocio, tiu de Ĉina Internacia Eldon-Grupo kaj ĉefo de Ĉina Akademio de Tradukado, parolis en la malferma ceremonio en la 23a de decembro. 
 

    La 23an kaj la 24an de decembro en Pekino okazis la Konferenco de Ĉina Lingv-serva Industrio kaj la Ĉina Tradukista Asocio. Zhou Mingwei, prezidanto de Ĉina Tradukista Asocio, tiu de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj ĉefo de Ĉina Akademio de Tradukado, ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon.

 

    Kun la temo "novigo kaj normigo", la konferenco diskutis pri la temoj "La Zono kaj Vojo" kaj lingva servo, novigo kaj disvolvado de lingv-serva industrio en la interreta epoko, trejnado de lingv-servaj talentuloj kaj entreprenado, novigo kaj disvolvado de lingv-servaj modeloj, normigo kaj starigo de kredit-sistemo por lingva servo, protekto de trajtoj kaj interesoj en lingva servo.

 

    Zhou Mingwei rimarkigis en sia parolado, ke reformo kaj novigo jam estas la prioritata temo de disvolvado de sociaj organizoj kaj ankaŭ neinversigebla tendenco de evoluado. La disvolvado de informadiko donas novajn kaj grandegajn ŝancojn por disvolvado de la lingv-serva industrio. La industrio iom post iom forlasas la tradician modelon de kreskado, kaj novigo fariĝos la motoro por disvolvado. Nub-komputado, grandaj datumoj, artefarita inteligenteco kaj aliaj novaj teknikoj donas al la lingva servo senlimajn ŝancojn kaj defiojn. Li esperis, ke la konferenco plivastigos kaj profundigos la komprenon kaj konon pri la estonteco de la lingva servo, eksplikos la disvolvan direkton de reformo kaj novigo, kaj plu akcelos prosperon kaj disvolvadon de la lingva servo.

 

    En la konferenco estis publikigitaj la Raporto pri Disvolvado de la Ĉina Lingv-serva Industrio en 2016 kaj malneta Plano pri la Ĉina Lingv-serva Industrio (2017-2021), kiuj amplekse eksplikas la ŝancojn kaj defiojn, kiujn alfrontas la lingva servo de Ĉinio sur la vojo al la mondo.

 

    En la konferenco estis ankaŭ lanĉita la programo pri servo de leĝa konsultado de la tradukista asocio en lingva servo, publikigitaj regularoj de la asocio, ekzemple Lokigo por Tradukistoj, Reguloj pri Kvalita Pritaksado por Traduk-Lokigo kaj Surtabla Eldono, kaj okazis 12 buntaj subforumoj kaj interŝanĝoj pri leĝa konsultado en lingva servo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments