El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Miaj ŝatataj anguloj de Pekino

| 2016-12-27
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Baldaŭ pasos kvin jaroj depost mia ekloĝo en Pekino. Estas vere mirige, ke tiom rapide flugas tempo. Iuj homoj povus pensi, ke intertempe mi estas vizitinta diversajn urbojn en Ĉinio kaj ankaŭ diversajn angulojn de Pekino.

 


La Granda Muro: almenaŭ unu fojon vizitinda
 

    Fakte mi ne estas tiom vojaĝema nek turismema, kaj la listo de la ĉinaj urboj, kiujn mi vizitis, ne estas tiom impona kiom ĝi devus esti. En Pekino mem mi ne estis en tiom multe da vizitindejoj. Mi ja vizitis la Grandan Muron, la Imperiestran Palacon, la Ĉielan Altaron, la Someran Palacon... Mi timas, ke multaj eksterlandanoj, se ili loĝus en Pekino kvin jarojn, devus esti vizitintaj multe pli da lokoj.

 

    La avenuo de Sanlihe, orkolora fine de aŭtuno

 

    Sed tio ne signifas, ke al mi mankas lokoj, kiujn mi ŝatas. Mi povus mencii ekzemple la avenuon de Sanlihe, kiu estas fama pro sia beleco fine de la aŭtuno. En tiu periodo de la jaro la ginkoarboj tie montras orajn foliojn kaj fariĝas celo de vizitantoj kaj fotantoj, se ne de la tuta Ĉinio, almenaŭ de la tuta Pekino.

 

Ginko-arboj laŭ la avenuo Sanlihe
 

    Mi ĝojas retrovi fotojn de tiu avenuo en reklamo de diversaj famaj lokoj de Pekino en la metroo, ĉar fakte en la unuaj du jaroj de mia restado en Pekino mi loĝis tre proksime de tiu avenuo. Pro tio al tiu loko mi havas iom da hejma sento.

 

    Malkovro de la orienta, fremda parto de Pekino

 

    Alia loko, kiun mi malkovris pli poste, ne lokiĝas proksime de mia loĝregiono. El Popola Ĉinio trovas sin en la okcidenta parto de Pekino, kaj mi loĝadas ne malproksime de mia laborejo. De EPĈ mia unua loĝejo estis je la promen-distanco de 7 aŭ 8 minutoj, kaj la dua, nuna estas je la promen-distanco de 20 minutoj. Nun inter miaj loĝejo kaj laborejo mi kutime veturas per buso, sed sufiĉas veturado de nur kelkaj haltejoj.

 

    Plimulto de la eksterlandanoj en Pekino loĝas en la orienta parto de la urbo, kaj ĝis la lasta jaro mi malofte vizitis tiun parton. Eklerninte ukulelon en novembro lastjare mi komencis ofte, fakte unu fojon semajne, viziti la lokon nomatan Liangmaqiao, kiu situas en la oriento kaj kie okazas la lecionoj de tiu ĉi muzikilo. De mia hejmo mi bezonas preskaŭ unu horon por atingi tiun ĉi kvartalon de ambasadorejoj, hoteloj kaj restoracioj eksterlandaj.

 

    Idilia aero en la moderniĝinta "ĉeval-sekigejo"

 

    Tuj sude de la metroa stacio Liangmaqiao fluas rivero kun la sama nomo. Norde de la rivero staras la luksa germana hotelo Kempinski, kaj en la aero ĉirkaŭa ŝvebas ŝika moderneco. La nomo Liangmaqiao tamen signifas ion tute idilian. Mi aŭdis, ke antaŭ la moderniĝo de Ĉinio ĉi tie komercistoj, kiuj estis envenontaj en Pekinon, lavis siajn ĉevalojn per akvo el la rivero kaj ligis la ĉevalojn al salikoj sur la riverbordo por sekigi al la bestoj la korpon. Ankaŭ alia, preskaŭ legenda onidiro diras, ke inter la jaroj 1403 kaj 1424 de Ming-dinastio ĉi tie abunde fluis akvo kaj kreskis herboj, tiel ke oni bredis ĉevalojn por la imperiestro kaj liaj familianoj. Ĉiukaze tiu ĉi loko iam servis kiel sekigejo de ĉevaloj kaj pro tio ricevis la nunan nomon, en kiu estas la vortoj liàng (sekigi) kaj (ĉevalo).

 

Fiŝkaptado dum vintro
 
La sunsubiro fotita en marto
 
Malantaŭ la arboj staras la hotelo Kempinski.
 

    En marto ĉi-jare mi fotis mirinde belan sunsbiron sur ponto, kiu staras super tiu ĉi rivero. Pli frue mi fotis samloke viron, kiu alportis malgrandan porteblan benkon al la glaciiĝinta rivero, sidiĝis sur la benko, faris truon en la glacio kaj metis en la truon fiŝfadenon. Mi ne eksciis la rezulton de lia fiŝkaptado, sed tio montras, ke la idilio ankoraŭ ne formortis ĉi tie. Simila persisto de idilio estis perceptebla ankaŭ en alia okazo. Ĉe la suda riverbordo viciĝas pluraj restoracioj kaj drinkejoj ŝikaj, kaj dum la somero multaj klientoj de tiuj restoracioj kaj tavernoj preferas sidi ekstere por senti agrablan ventoblovon. Mi trovis, ke iuj, fakte ne klientoj sed verŝajne ĝisostaj lokanoj, ne kontentiĝas per simpla sidado ekstere kaj eĉ aŭdacas naĝi en tiu ĉi rivero...!

 

    Kiel ajn, la mikso de moderno kaj idilio ĉi tie plaĉas al mi, kaj al tio kontribuas ankaŭ la fakto, ke mi travivis la kvar sezonojn de tiu ĉi loko, kvankam mi ne loĝas proksime. Mi estas scivolema kiajn novajn trajtojn montros al mi tiu ĉi "ĉevalejo" en angulo de la moderna metropolo Pekino.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments