El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicidomo de dokumentoj pri agresado de Japanio al Ĉinio investita de ĉino

| 2016-12-28
Bookmark and Share
 

    La ekspozicidomo de dokumentoj pri agresado de Japanio al Ĉinio, kun la investo de ĉirkaŭ du milionoj da juanoj fare de Dong Li, troviĝas en Jiutai-distrikto de Changchun, ĉefurbo de la provinco Jilin en nordorienta Ĉinio. En la ekspozicidomo estas eksponata kolekto de ĉirkaŭ 10 mil bildoj, videoj, sonbendoj, militaj poŝtaĵoj kaj leteroj al familianoj dum la japana invado kaj okupo de Liuqiu kaj Taiwan de Ĉinio, la Ĉina-Japana Milito, Japana-Rusa Milito, Agresado de Japanio al Ĉinio kaj aliaj periodoj. Tiuj kolektaĵoj deflanke spegulas la veran historion kaj per ili oni povas pli multe koni la historion pri agresado de Japanio al Ĉinio.

 

 

    Ekde septembro 2015 Dong Li kaj liaj amikoj kvarfoje vojaĝis al Japanio por kolekti atestojn pri agresado de Japanio al Ĉinio. Li diris, ke dum la kvarfojaj vojaĝoj je pli ol 10 mil kilometroj, ili vizitis nur dokumentejojn kaj vendejojn de malnovaj libroj, kaj partoprenis en tri aŭkcioj. Pro sia klopodado kaj helpado de lokaj ĉinoj, ili kolektis 12 mil rilatajn dokumentojn.

 

 

    Dong Li diris, ke li intencas ordigi kaj esplori tiujn materialojn kaj plu perfektigi la ekspozicidomon. En la estonteco la ekspozicidomo eble servos kiel bazo de patriotisma edukado por vizitado de lernantoj kaj aliaj homoj. Li povas ankaŭ liveri rilatajn dokumentojn al lernejoj por instruado kaj esplorado.

 

    Li ankaŭ intencas okazigi ekspozicion por malkovri per bildoj kaj aliaj dokumentoj la historion de la agresado de Japanio al Ĉinio kaj ĝian profundan kaŭzon por averti la posteulojn ne forgesi la historion.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments