El Popola Ĉinio>头条新闻>

Maljunaj geedzoj senlace propagandas leĝsistemon

| 2016-12-28
Bookmark and Share
 

    En Yuanqu-gubernio de Shanxi-provinco la edzo Lu Fuhe reĝisoris, kaj lia edzino Zhang Runmian filmis videaĵojn pri popularigo de leĝsistemo.

 

    Antaŭ kelkaj jaroj la geedzoj emeritiĝis. Danke al subteno de loka justica administracio ili en kvin jaroj faris 85 videaĵojn kun longo de pli ol 2 000 minutoj en la loka dialekto por popularigo de leĝoj, interalie 65 videaĵoj tuŝis pli ol 20 leĝojn por la kampoj de tero, arbarkulturo, laboro, imposto kaj mediprotekto.

 

    En februaro 2012 ili alŝutis sian unuan teatraĵon Manĝu Ĉi Tie en la Interreton. Neatendite, la vizitkvanto de la kvar-minuta verko kalkuliĝis al pli ol 2 000 fojoj en nur unu tago.

 

    Ili tre ĝojis, kaj akiris pli da subtenantoj al la sekvaj epizodoj. "Iu el la urbo Houma venis al ni por rigardi kiel ni fari videaĵojn. Iu elmigrinta eksterlanden eĉ telefonis al ni, ke li rigardas niajn videaĵojn, kiam li sopiras pri la hejmloko."

 

    Nun la paro estas tre okupita, ĉar ili aperigas novan videaĵon post ĉiu deko da tagoj. La videaĵoj alportas al kamparanoj ĝojon kaj sciojn pri leĝoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments