La dek plej gravaj okazaĵoj en Esperantujo en 2016
La jaro alvenas al la fino kaj homoj pretiĝas por saluti la novan jaron kiu alvenas. En 2016 multaj okazaĵoj profunde markis la esperantan movadon. Kun bondeziroj por la nova jaro, El Popola Ĉinio invitas vin rememori la plej gravajn okazaĵojn en Esperantujo dum la jaro 2016. Feliĉan novjaron!
Akademio de Esperanto registrita en Nederlando
D-ro Probal Dasgupta, prezidento de Akademio de Esperanto
La prezidento de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta, estis en Nederlando fine de septembro por subskribi dokumentojn necesajn por ke Akademio de Esperanto estu jure agnoskata kiel memstara senprofita organizaĵo. Ekde la fino de la tuta procezo, Akademio de Esperanto povos ricevi subvenciojn de Eŭropa Unio kaj registaraj instancoj.
Stefan MacGill: Esperantisto de la jaro
Stefan MacGill, esperantisto de la jaro 2016 (fotis Alexandre André)
La eks-prezidento de ILEI kaj nuna vic-prezidento de UEA, Stefan MacGill, estis elektita kiel Esperantisto de la Jaro 2016, en konkurso iniciatita de La Ondo de Esperanto. MacGill estas agema esperantisto kaj ricevis la premion pro lanĉo kaj realigo de UEA-programo Aktivula Maturigo (AMO).
UK unuafoje okazos en Portugalio
Lisbono, urbo kiu gastigos UK-n en 2018 (fotis Alexander de Leon Battista)
UEA anoncis, ke la 103-a Universala Kongreso okazos en Lisbono, ĉefurbo de Portugalio, en 2018. Estos la unua fojo, ke tiu lando gastigos UK-on.
Sukcese okazis UK en Nitro, Slovakio
Nitro, la urbo kiu gastigis UK-n en 2016
La 102-a UK okazis en Nitro, Slovakio. La organizantoj faris bonan laboron kaj sukcesis ne nur prepari buntan programon por la kongresanoj, sed ankaŭ prezenti Esperanton al la ekstera publiko per bone elpensita diskonigado kaj malfermaj aktivaĵoj.
Forpasis pluraj elstaraj esperantistoj
Dekstrumen el la supra maldekstra flanko: Detlev Blanke, Reinhard Selten, Michel Duc Goninaz kaj Paul Gubbins
Esperantujo perdis plurajn el siaj plej eminentaj intelektuloj en 2016. Inter la elstaraj forpasintoj en tiu ĉi jaro estas Reinhard Selten, nobel-premiito pri Ekonomiko en 1994, Detlev Blanke kaj Michel Duc Goninaz, kiuj elstare kontribuis por esperantologiaj studoj, kaj Paul Gubbins, kies verkaro kaj agadoj multe kontribuis por evoluigo de la esperanta movado.
Rekorda studsesio en Poznano
Istvan Ertl kaj Ilona Koutny dum instruado en Poznano
La septembra studsesio en la universitato “Adam Mickiewicz”, en Poznano, Pollando, estis plena de rekordoj: 17 studentoj de la trijara studprogramo pri Interlingvistikaj Studoj atingis la trian jaron, kiam okazas specialiĝoj. Tiu rekorda nombro da partoprenantoj ebligis la okazigon de kvar specialiĝoj: pri esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto. Aliaj 18 studentoj komencis la unujaran instruistan trejnadon.
Redaktado de revuo Esperanto: kapdoloro por UEA
Revuo Esperanto havos novan redaktoron en 2017
La estraro de UEA ne renovigis la laborkontrakton de Fabricio Valle kaj dungis la hungaron Attila Kaszás kiel nova redaktoro de la revuo Esperanto. Tamen, pro diversaj malfruoj en la pretigo de la revuo, la estraro de UEA decidis serĉi novan redaktoron por 2017.
IJK unuafoje okazos en Afriko
Esperantistoj en Afriko, dum renkontiĝo de Afrik-Eŭropa Kapabligo
Post longa debato, prokrastoj kaj polemikoj, TEJO finfine konfirmis la okazigon de la venontjara Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Togolando. Tiu estos la unua IJK en Afriko kaj valora oportuno por afrikaj samideanoj, kiuj pro pluraj malfacilaĵoj ne sukcesas vojaĝi al kongresoj en aliaj kontinentoj.
Veronika Poór enposteniĝis kiel nova Ĝenerala Direktoro de UEA
Veronika Poór, nova Ĝenerala Direktoro de UEA, en la 8-a Azia Kongreso de Esperanto
Post longa tempo kiel ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller emeritiĝis kaj estis anstataŭigita de la hungarino Veronika Poór, kiu komencis labori en Roterdamo en januaro kaj dum tri monatoj akompanis la laboron de Osmo antaŭ efektive enposteniĝi. Invitita de Ĉina Esperanto-Ligo, Veronika vizitis Ĉinion kaj partoprenis en la Azia Kongreso de Esperanto. Osmo Buller daŭre aktivas en la esperanta movado kaj elektiĝis komitatano C en UEA-komitato.
UEA aktualigis sian statuton per ĝenerala voĉdono kaj jura memstareco de TEJO efektiviĝis
Balotilo kaj broŝuro senditaj al UEA-membro: UEA-statuto estis aktualigita
Por efektivigi la juran memstarecon de TEJO kaj aktualigi sian statuton laŭ nunaj nederlandaj leĝoj, UEA okazigis ĝeneralan voĉdonon. Post komitata aprobo al la proponoj, la voĉdoniloj estis senditaj al Landaj Sekcioj kaj individuaj membroj de UEA, kiuj plejparte aprobis la ŝanĝojn.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat