El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fariĝis alloga celloko por alilandaj investantoj

| 2016-12-29
Bookmark and Share
 

    Lastatempe la Ministerio de Komerco de Ĉinio anoncis, ke laŭ ĝia antaŭvido en 2016 la efektiva alilanda investado en la lando atingos ĉirkaŭ 785 miliardojn da juanoj, donante al la lando la unuan lokon inter ĉiuj disvolviĝantaj landoj dum la sinsekvaj 25 jaroj. Internaciaj observantoj opinias, ke nun ĝenerale kun malfacilo disvolviĝas rekta alilanda investado en la mondo influite de la malfavora situacio de la monda ekonomio kaj la leviĝo de protektismo, sed Ĉinio restas unu el la plej allogaj cellokoj de investado en la mondo, dank' al siaj avantaĝoj de vasta merkato kaj de integra industria ĉeno.

 

    Laŭ datumoj de la ministerio, la efektiva alilanda investado en Ĉinio dum la unuaj 11 monatoj de la kuranta jaro estis 731.8 miliardoj da juanoj kun la kresko de 8% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. Inter la investoj tiuj en servoj okupis 70.1 % kaj kreskis je 2.6%. Alilandaj investoj iris ne nur al la serva industrio, sed ankaŭ al la kapital- kaj teknik-intensaj industrioj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments