El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Ĉinio furoras kunhavigo de bicikloj

| 2016-12-29
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Guardian en la 28-a de decembro, en la lastaj monatoj kunhavigo de bicikloj furoras en kelkaj urboj de Ĉinio. Junaj entreprenistoj ne nur trovis tiun ĉi "verdan komercon" por plibonigo de urbo-veturado, sed ankaŭ celas la tutmondan merkaton, volante alporti la furoron al diversaj landoj de la mondo.

 

    La nomo de la kompanio Ofo venas de la fakto, ke tiuj tri literoj "ofo" kune skribitaj aspektas kiel biciklo. Li Zekun, direktoro pri publikaj rilatoj de la kompanio, diris ke ili planas antaŭenigi la servon de biciklo-kunhavigo en Singapuro, Londono, Los-Anĝeleso kaj aliaj urboj de la mondo. "Ni esperas, ke en la estonteco homoj tutmonde povos uzi aplikaĵon de Ofo por malŝlosi biciklojn en ajna tempo kaj ajna loko", li diris.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments