El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ŝanhaja Granda Mondo prove funkciis ekde la 28-a de decembro

| 2016-12-29
Bookmark and Share
 

    La Ŝanhaja Granda Mondo, taksita kiel "orienta pordo" de la ĉina kulturo kaj portanta memoraĵojn de pluraj generacioj de ŝanhajanoj, prove funkciis ekde la 28-a de decembro kaj oficiale malfermiĝos en marto 2017.

 

    La Ŝanhaja Granda Mondo kun historio de centoj da jaroj estas unu el la vizitindaj lokoj kun la plej densa etoso de malnova Ŝanhajo kaj la miniaturo de kultura vivo kaj ekonomia disvolviĝo de Ŝanhajo. Post sia fermo en 2003, la renovigo de la Ŝanhaja Granda Mondo estis multe atentata de diversaj flankoj. Laŭraporte, la ree malfermita Ŝanhaja Granda Mondo prenas lernon kaj transdonon de tradicia arto kaj profesia lerteco kiel sian gravan taskon, prezentante ĉefe 10 kategoriojn de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kiaj nemateriaj eksponaĵo, prezentaĵo, lernaĵo, diĝitaĵo, frandaĵo ktp. Samtempe, la Ŝanhaja Granda Mondo okazigos neregulajn prezentadon de novigitaj teatraĵo kaj popolmuzikaĵo, ekspozicion de metiartaĵo, folkloraĵo kaj kulturo alterne, kaj krome regulajn agadojn pri trejnado de lerteco kaj etiketo, pri profesiaj interagoj kaj aliaj. Per diversaj manieroj kaj teknikaj rimedoj, ĝi stereografie prezentos riĉajn enhavojn de nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments