El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Alvoko por labori por la Afrika Oficejo de UEA

| 2016-12-30
Bookmark and Share
 

    La Komitato de UEA akceptis buĝetproponon por 2017, en kiu la buĝeto por la Afrika Oficejo kreskis. Por bone elspezi la disponeblan sumon, UEA lanĉas malferman alvokon por tiuj esperantistoj loĝantaj en Afriko, kiuj interesiĝas plenumi parton aŭ ĉiujn el la sube menciitaj taskoj.

 

    La taskoj de la Afrika(j) Oficejo(j) estos laŭplane:

 

    1. Konsciigo

    ● respondi informpetojn

    ● informi tie, kie ne jam estas movado, rezulte Esperanto-komunumo aperu en novaj landoj, en aliaj landoj la informado celu plifortigon de la movado

    ● krei kaj renovigi retpaĝojn de Landaj Asocioj

    ● prizorgi rilatojn kun instancoj

 

    2. Kapabligo

    ● instrui koresponde al progresantoj

    ● kapabligi rilate al gvidado, mastrumado, ĝeneralaj lertoj bezonataj por aktivuloj

    ● instigi al trapaso de lingvaj ekzamenoj, kaj laŭeble organizado de sesioj

    ● instigi al kapabligo en instruado de Esperanto

 

    3. Komunumo

    ● eldon(ig)i verkojn de afrikanoj

    ● aperigi daŭre la bultenon de la Afrika Komisiono

    ● prizorgi sociajn retejojn

 

    4. Kunordigo

    ● zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la CO

    ● konsiladi al Landaj Asocioj en Afriko

    ● plifortigi la Landajn Asociojn, kie jam estas movado

    ● subvencipetado al ne-Esperantaj instancoj

 

    Aldone povas aperi pliaj taskoj. Sukcesa plenumo signifas ankaŭ regulan, ĉiusemajnan raporton pri la plenumo de la akceptitaj taskoj.

 

    Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bonvolu sendi vian kandidatiĝon (vivresumon kaj motivleteron) al direktoro@co.uea.org ĝis la 20-a de januaro 2017 plej laste, indikante:

 

    1. kiuj taskoj interesas vin (kompreneble, se vi rimarkas ke mankas tasko en la listo, kaj vi pensas ke indus ĝin plenumi, nepre menciu ankaŭ tion)

 

    2. kiom da tempo vi planas elspezi por tiuj taskoj

 

    3. kiajn rimedojn kaj rekompencojn vi bezonus, kaj kiom ili kostus

 

(Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments