Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Dum 10 sinsekvaj jaroj reduktiĝis en Ĉinio amplekso de la dezertiĝanta tero

| 2016-12-30
Bookmark and Share
 

    Dezertiĝo estas temo varme atentata de la tuta mondo kaj ankaŭ la plej serioza ekologia problemo de Ĉinio. Post senĉesa penado granda progreso estas farita de Ĉinio en la prevento kaj regado de dezertiĝo. En la fino de la pasinta jarcento, la dezertiĝanta tero de la tuta Ĉinio ĉiujare plivastiĝis averaĝe je 10 400 kvadrataj kilometroj, kaj nun ĝi ĉiujare reduktiĝas averaĝe je 2 424 kvadrataj kilometroj. Kaj se temas pri sabliĝo, la komenca ŝtupo de desertiĝo, en la fino de la pasinta jarcento la sabliĝanta tero ĉiujare plivastiĝis averaĝe je 3 436 kvadrataj kilometroj, kaj nun ĝi ĉiujare reduktiĝas averaĝe je 1 980 kvadrataj kilometroj. Tiel dum la 10 sinsekvaj jaroj reduktiĝis tiuj du specoj de la dezertiĝanta tero.

 

    Nun en Ĉinio la dezertiĝanta tero ampleksas 2.6116 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj okupas 27.2% de la tuta tero de la lando. La amplekso de la sabliĝanta tero estas 1.7212 milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj okupas 17.9 % de la tuta tero de la lando. La 13-a Kvinjara Plano klare indikas, ke en la venontaj kvin jaroj la sabliĝo de 10 milionoj da hektaroj da tero estu regata, tiel ke ĝis la jaro 2020 pli ol 50% da sabliĝanta tero estos sub la regado.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments