Debutis proparolanto de la ĉi-jara sesio de Tutlanda Komitato de ĈPPIK

| 2016-03-04
Bookmark and Share

 

    La 2an de marto en la Popola Halo de Pekino okazis gazetara konferenco pri la 4a sesio de la 12a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Proparolanto de la sesio Wang Guoqing respondis demandojn de raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj. Tio estis lia debuto kiel proparolanto de la jara sesio.

 

    Preparo por 1 400 demandoj

 

    Wang kaj liaj kolegoj kolektis kaj resumis milojn da demandoj, interalie pli ol 1 400 estis efikaj. La Tutlanda Komitato de ĈPPIK estas platformo por kolektiĝo de elitoj, kaj havas naŭ fakajn komitatojn. La kolektitaj demandoj rilatas al politiko, ekonomio, kulturo kaj aliaj kampoj de la lando. Wang devas havi klaran komprenon pri la demandoj.

 

    Malkaŝo de telefon-numero

 

    "Kvalifikita proparolanto devas esti honesta, kaj bone kompreni politikojn, havi fakajn sciojn kaj bone koni ĵurnalismon." Wang, kiu laboris dum preskaŭ 40 jaroj en mediatoj kaj informa departemento, havas sian komprenon pri la posteno de proparolanto.

 

    Lastatempe en kunveno kun dekoj da amaskomunikiloj ĉinaj kaj eksterlandaj Wang sincere konigis al ili sian preparon por la gazetara konferenco. Je la fino iu ĵurnalisto laŭte petis de li telefon-numeron. Neatendite, li publikigis ĝin kaj ankaŭ sian Wechat-konton.

 

    Sen timo antaŭ sentemaj temoj

 

    En 1983 la du jaraj sesioj unuafoje okazigis gazetaran konferencon. Ĝis nun estas 13 proparolantoj de la sesio de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, inkluzive de Sun Qimeng, Zhao Qizheng kaj Lü Xinhua, kaj ĉiu montris sian propran stilon kaj personecon sur la podio.

 

    Ankaŭ Wang havas siajn proprajn stilon kaj ĉarmon. Wang konfesis, ke li ne timas sentovekajn temojn. Li diris, "Ju pli sentoveka la temo, des pli detala la klarigo. Kial mi ne povas tuŝi iujn tiklajn temojn, se nur miaj vortoj ne damaĝas la nacian sekurecon nek influas la ĝeneralan situacion?"

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments