Ĉinio fariĝos la plej granda merkato de filmoj en 2017

| 2016-03-09
Bookmark and Share

    Pro granda disvolviĝo de la ĉina ekonomio, la filmo-industrio de la lando nun havas grandan prosperon. Laŭ la nuna kresko de la produktokvanto de filmoj, Ĉinio eventuale fariĝos la plej granda filmo-merkato de la mondo en 2017.

 

    En 2015 la jara nombro de la filmoj produktitaj en Ĉinio pligrandiĝis je 6 446 kompare kun tiu antaŭ 12 jaroj

 

    La 7-an de marto okazis la plena kunsido de la delegitoj el Jiangsu-provinco en la 4-a sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso. En la kunsido Hu Mei, unu el la reprezentantoj kaj vicprezidanto de la Televid-Artista Asocio de Ĉinio, diris, ke la nombro de la filmoj produktitaj en Ĉinio jam pligrandiĝis de 140 en 2003 al 6 586 en 2015. Pro tio Ĉinio fariĝis granda filmo-produkta lando, superinte Usonon kaj estas en la 2-a loko malantaŭ Hindio.

 

    Ekranoj je 7 000 malpli multaj en Ĉinio ol en Usono

 


Hu Mei
 

    Laŭ Hu Mei, kvankam Ĉinio havas la plej grandan loĝantaron en la mondo, tamen ĝiaj kinejaj ekranoj estas je 7 000 malpli multaj ol tiuj en Usono, krome la loĝantaro de Usono estas nur kvarono de tiu de Ĉinio. Tio signifas, la filma merkato de Ĉinio havas pli grandan spacon por kresko.

 

    Ŝanĝo de kvanto al kvalito

 

 

    La vivo de filmo esence kuŝas en ĝiaj rakonto kaj formo-novigo. Hu proponis, ke oni pli vaste diskonigu filmojn en bona kvalito kaj kun profunda penso, kaj koncentru homajn kaj materiajn fortojn, kaj ankaŭ monon. Tiel oni povos produkti pli bonajn filmojn signifoplenajn, ĉu belartajn ĉu amuzajn, por ŝanĝi la avantaĝon de kvanto al tiu de kvalito.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments