Ekzamenata leĝprojekto pri almozdono

| 2016-03-11
Bookmark and Share

 

    Matene de la 11a de marto la kvara sesio de la 12a TPK okazigis plenan kunvenon por ekzameni la leĝprojekton pri almozdono. La leĝo celas altigi la konscion de la tuta socio pri almozdono, engaĝi pli da homoj kaj altigi travideblon de bonfaraj aktivaĵoj.

 

    Bonfara agado en Ĉinio vigle disvolviĝis en la lastaj jaroj. En 2014 la almozdono de Ĉinio kalkuliĝis al cent miliardoj da juanoj. La publiko aktive partoprenis en bonfaro, kaj iuj dubeblaj aktivaĵoj bezonas reguligon. Pro plibonigo de ekonomiaj kondiĉoj de ĉinoj, almozdonaj aktivaĵoj estas ĝenerale akceptataj. La leĝo respektas bonfaron kaj protektas la rajtojn de la almozdonantoj kaj la helpitoj.

 

    La leĝprojekto traktas normojn pri bonfaro, publikigo de informoj pri bonfaro kaj superrigardo de bonfaro, kaj ili servos por krei pli regulan medion por ke bonfaraj aktivaĵoj funkciu laŭ la leĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments