Ĉinio atingos la celon de ekonomia kresko ne per monpolitika stimulado

| 2016-03-15
Bookmark and Share

 

    La 12an de marto en la gazetara konferenco de la 4a sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso Zhou Xiaochuan, la estro de la Ĉina Popola Banko, diris, ke Ĉinio pli multe dependos de enlanda konsumado, sed ne de eksportado, por ebligi kreskon de la Malneta Enlanda Produkto. Estas evidente, ke por atingi la celon de ekonomia kresko Ĉinio ne multe plu dependos de mona kaj kurza politikoj.

 

    Zhou Xiaochuan analizis, ke se en la internacia kaj landa sferoj ne okazontus grandaj eventoj de ekonomio kaj financo, Ĉinio tenus pli kaj malpli stabilan monpolitikon, ne alprenus ekscesan monpolitkon por stimuli kreskon de ekonomio; sed, "se en unu el tiuj terenoj okazontus seriozaj akcidentoj, tiam monpolitiko, plej fleksebla rimedo, funkcius por respondi al diversaj atakoj kaj akcidentoj."

 

(el Ĉina Radio Internacia)

pernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments