Estas prikantata la "Kvar plenampleksecoj"!

| 2016-03-15
Bookmark and Share

 

    Kiuj estas la "kvar plenampleksecoj"?

 

    Post la Printempa Festo, tuj venos la du gravaj kunvenoj: TPK (la Tutlanda Popola Kongreso) kaj ĈPPIK (la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco). Ili estas aferoj plej gravaj en la politika vivo de la ĉina popolo. Nun, la "kvar plenampleksecoj" estas politikaj terminoj varme diskutataj en Ĉinio. Ĝi estas mallongigo de la kvar strategiaj aranĝoj -- "plenamplekse konstrui la bonhavan socion", "plenamplekse profundigi reformadon", "plenamplekse efektivigi la regadon per leĝoj" kaj "plenamplekse plifortigi la disciplinon de la partio".

 

    La "kvar plenampleksecoj" konsistas el kvar strategiaj aranĝoj. Ili estas "plenamplekse konstrui la bonhavan socion", "plenamplekse profundigi reformadon", "plenamplekse efektivigi la regadon per leĝoj" kaj "plenamplekse plifortigi la disciplinon de la partio". Inter ili estas tre fortaj logikaj rilatoj. Jin Canrong, vicdirektoro de la Instituto pri Internaciaj Rilatoj sub la Ĉina Popola Universitato, diris, ke "plenamplekse konstrui la bonhavan socion" estas la ĝenerala celo, kaj por ĝin realigi oni devas "plenamplekse profundigi reformadon", kaj "plenamplekse efektivigi la regadon per leĝoj" kaj "plenamplekse plifortigi la disciplinon de la partio", ĉar ili estas gravaj garantioj por la plenampleksa profundigo de la reformado. Rigardate el la historia angulo la "kvar plenampleksecoj" estas resumo pri la laboroj de reformado dum la pasintaj pli ol 10 jaroj. Ili estas pli sistemigitaj kompare kun tiuj samaj konceptoj dise elmetitaj antaŭe.

 

    En la disvolva procezo de Ĉinio dum la pasintaj dekoj da jaroj, gvidantoj de ĉiu generacio prezentis gravajn ideojn. Tiu estas la trajto de la ĉinaj gvidantoj en la regado. La ideo pri la "kvar plenampleksecoj" estas solvo por regadi Ĉinion en la novaj kondiĉoj. La batalo de Ĉinio kontraŭ koruptado pruvis, ke ĉinaj altranguloj serioze ĝustigas la regantan partion por forigi la negativan tendencon kiu naskus dubojn pri ĝia reg-kapablo kaj gvidi la landon al plua disvolviĝo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments