El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Hospitalo por Antikvaĵoj" en la Imperiestra Palaco en Pekino

| 2017-01-03
Bookmark and Share

    La 29-an de decembro, 2016, okazis malferma ceremonio de la restaŭra centro por antikvaĵoj en la Imperiestra Palaco (la Malpermesita Urbo) en Pekino. La centro situas en la okcidenta korto de la palaco. La longeco de ĝia konstruaĵo estas 361 metroj, kaj la terareo 13 mil kvadrataj metroj. Kun entute 6 zonoj, la centro okupas 2 partojn sur- kaj subterajn.

 


Shan Jixiang (la dua de maldekstre en la unua vico), direktoro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino, surpendigas la nomtabulon "Hospitalo por Antikvaĵoj" por la centro.
 

Laboranto dum rebonigo de antikva pentraĵo
 

Laboranto observas per mikroskopo porcelanaĵon faritan en Qing-dinastio (1644-1911).
 

    La centro havas la zonojn por teknika protektado, analizo kaj ekzamenado, restaŭrado kaj konservado de paperaĵoj, ampleksa metiejo por riparado kaj konservado, rebonigo kaj konservado de artaĵoj, kaj riparado kaj konservado de metalaj horloĝoj. Laŭefike, la centro estas aranĝita por scienc-teknika laboratorio de antikvaĵoj, ateliero de restaŭrado kaj konservado kaj eksponejo de konservada administrado kaj prezentado. Ĉi-tie oni restaŭras kaj kopias ĉiajn antikvaĵojn, inkluzive de kaligrafaĵoj, pentraĵoj, lignaĵoj, lakaĵoj, metalaĵoj, horloĝoj, porcelanaĵoj, brodaĵoj kaj tiel plu.

 


Laborantoj dum riparado de porcelanaĵo
 
Laboranto faras restaŭradon al antikva pentraĵo.
 
Kunfotiĝo de laboranto kaj la de li riparita seĝo, kiu estis farita en Ming-dinastio (1368-1644).
 

    Uzante tradiciajn teknikojn, oni starigis ankaŭ pintajn ekipaĵojn por konservi kaj rebonigi antikvaĵojn, ekzemple specialan aparaton de komputila tomografio al antikvaĵoj, aparatojn de mikroskopio, sendamaĝajn kontrolilojn kaj aliajn. Krome, la centro estos malfermita al la publiko kiel normala eksponejo pri antikvaĵa restaŭrado, kie la vizitantoj povos proksime rigardi la procezon post anticipa sinregistro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments