El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda pando kaj koalo bonvenigas la Ĉina-Aŭstralian Turisman Jaron en Sidnejo

| 2017-01-03
Bookmark and Share

Granda pando kaj koalo ĉe la Valentena Haveno de Sidnejo (Fotita de He Ji)
 

    Ĉe la sojlo de la nova jaro, balonoj kun figuroj de granda pando kaj koalo, talismanoj de la Ĉina-Aŭstralia Turisma Jaro, man-en-mane dancas ĉe la Valentena Haveno de Sidnejo, Aŭstralio. Ili allogis al si multajn lokajn civitanojn kaj turistojn.

 

    Laŭ aranĝo de la ĉina kaj aŭstralia registaroj, 2017 estas turisma jaro de la du landoj. Granda pando kaj koalo dancantaj man-en-mane simbolas, ke Ĉinio kaj Aŭstralio estas gravaj strategiaj kunlaboraj partneroj, la turismaj industrioj de la du landoj senĉese intensigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn por kungajno kaj kundisvolvo. De la 1-a ĝis la 4-a de januaro kaj la 5-an kaj la 6-an de februaro la du talismanoj altaj je 8 metroj estas kaj estos eksponataj ĉe la Valentena Haveno kaj la golfo apud la Opera Domo de Sidnejo.

 

    En la 5-a de februaro 2017, okaze de la ĉina Printempa Festo, Ĉina Ŝtata Turisma Administracio okazigos en la Opera Domo de Sidnejo inaŭguron de la Ĉina-Aŭstralia Turisma Jaro, kiun ĉeestos estroj de registaraj departementoj de la du landoj. Tiam okazos ankaŭ koncerto, kaj spektantoj povos koni la belan, long-historian kaj vastan Ĉinion per muziko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments