El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trajno iras de Ĉinio al Londono por la unua fojo

| 2017-01-03
Bookmark and Share
 

    Je la nul horo de la 1-a de januaro, la trajno-X8024/X8065 de Ĉinio al Eŭropo forveturis por la unua fojo de la Okcidenta Stacidomo en la urbo Yiwu de Ĉinio al Londono. La itinero de la kuranta trajno inkludas 15 urbojn en 10 eŭropaj landoj.

 

    La trajno eliris el Alashankou por veturi tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio, Pollando, Germanio, Belgio, Francio, trairi Manikan Tunelon kaj finfine veni al Londono de Britio. La trajno kuros pli ol 12 mil kilometrojn kaj la vojaĝo daŭros 18 tagojn. Ĝiaj ĉefaj kargotransportaĵoj estas komercaĵetoj el la urbo Yiwu.

 

    Laŭ raporto, tio estas ne nur la oka internacia fervoja transporto-linio kiu ekveturas de la urbo Yiwu, sed ankaŭ la unua internacia trajno de Ĉinio al Britio.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments