El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ban Ki-moon adiaŭis Unuiĝintajn Naciojn

| 2017-01-03
Bookmark and Share

    La 30a de decembro estis la lasta labortago de UN en 2016. Tagmeze Ban Ki-moon faris mallongan adiaŭan parolon en la ĉefstabejo de UN en Novjorko. En la 1a de januaro 2017, Antonio Guterres, eksa portugala ĉefministro kaj alta komisaro de UN pri rifuĝintoj, sukcedis lin kaj fariĝis la naŭa ĝenerala sekretario de UN.

 

    Antaŭ la alveno de la nova jaro Ban Ki-moon estis forlasonta la internacian scenejon, kie li laboris por du mandatoj en dek jaroj. En la adiaŭa parolo li komparis sin kun Cindrulino, ĉar post noktomezo "ĉio ŝanĝiĝos".

 

    Ban Ki-moon diris: "Nun mi estas kiel Cindrulino. Morgaŭ noktomeze ĉio ŝanĝiĝos." Li ŝercis: "Morgaŭ nokte, ĉe la sojlo de la novjaro, mi estos en la Times-placo por la falo de novjara globo. Milionoj da homoj vidos, ke mi perdas mian laboron."

 

    Ban Ki-moon, 72-jara, estas la unua ĝenerala sekretario de UN el Orienta Azio kaj la dua el Azio. En la 9a de oktobro 2006, Ban, sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj, sukcedis Kofi Annan kaj fariĝis la oka ĝenerala sekretario de UN post balotado en la Sekureca Konsilio de UN.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments