El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pasporta Servo denove aperos papere

| 2017-01-04
Bookmark and Share
 

    La plej grava servo de TEJO post la demisio de la multjara prizorganto en 2008 ekhavis grandajn problemojn, sed nun la aferoj ŝajnas ordiĝi. Post kvinjara paŭzo, la listo de gastigantoj de Pasporta Servo denove aperos en presita formo.

 

    Jam eblas antaŭmendi la paperan liston.

 

    Inter 1995 kaj 2008 la gastiga reto estis akurate administrata de Derk Ederveen, kiu poste estis nomumita honora membro de TEJO pro siaj valoraj servoj. Tamen la transiro al novaj respondeculoj kaj al la reta epoko ne okazis glate.

 

    En 2008 la listo de gastigantoj havis 1,225 adresojn en 90 landoj. Sekvajare tute ne aperis la papera listo, kaj en la nova retejo, kiu krome senanonce ŝanĝis sian propran adreson, restis nur 416 gastigantoj. Lastfoje la presita listo de gastigantoj aperis en 2011, kaj ankaŭ la retejo dum periodoj ne funkciis kontentige.

 

    En 2014 nova volontulo, Baptiste Darthenay, komencis programi tute novan retejon por Pasporta Servo. Ekde septembro 2016 li estis dungita de TEJO dum kvar monatoj por okupiĝi pri programado, kiu poste ebligu la aŭtomatan produktadon de la presita listo de gastigantoj.

 

    Same en la aŭtuno de 2016 TEJO helpe de EU-subvencioj por kvar monatoj dungis Eszter Besenyei-Merger (pli konata kiel Stela) kiel merkatikisto. Ŝi multe laboris por atentigi la publikon pri Pasporta Servo, kaj ŝajne sukcese, helpe de landaj kunordigantoj - nun la retejo listigas pli ol 1,400 gastigantojn.

 

    En la preta libro tamen estos klare malpli da adresoj - tie aperos nur informoj pri gastigantoj kiuj konfirmis ke ilia nomo ja aperu, klarigas Stela.

 

(Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments