El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio servas kiel prezidanto-lando de BRICS-landoj

| 2017-01-04
Bookmark and Share
 

    La 3an de januaro, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio gravigas kvar laborojn sur la posteno kiel prezidanto-lando de BRICS-landoj.

 

    Geng diris, ke Ĉinio oficiale transprenis la prezidantecon de BRICS-landoj en la 1a de januaro, kaj gastigos la naŭan pintkunvenon de la gvidantoj de BRICS-landoj en Xiamen, Fujian-provinco en septembro. En la komenco de la kuranta jaro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝojn al ŝtatestroj de aliaj BRICS-landoj, kaj tio markis komenciĝon de la jaro de Ĉinio kiel prezidanto-lando de BRICS-landoj.

 

    Geng diris, ke Ĉinio klopodos en kvar kampoj: unue, preni ekonomian kunlaboron kiel la ĉefan taskon por antaŭenigi pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj, kaj malfermi novan situacion de integriĝo de komerco kaj investo, cirkulado de mono, infrastruktura interligo kaj kulturaj interŝanĝoj; due, kunagi pri internaciaj kaj regionaj demandoj, antaŭenigi kaj plibonigi tutmondan regadon kaj kune trakti tutmondajn defiojn; trie, krei novajn punktojn de interpopolaj interŝanĝoj, antaŭenpuŝi kunlaboron inter BRICS-landoj por profitigi iliajn popolojn; kaj kvare, plu plibonigi la mekanismon de kunlaboro inter BRICS-landoj kaj pligrandigi la amikaron de BRICS-landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments