Vizito al la antikva vilaĝo Songkou

| 2017-01-04
Bookmark and Share

    En la tria tago en Fujian-provinco nia grupo ekiris per buso al la urbo Quanzhou, kaj dumvoje ni haltis en la vilaĝo Songkou, en la Fuzhou-a distrikto Yongtai, por partopreni en la inaŭguro de la unua Folklorturisma Festivalo.

 


Vilaĝanoj ekscititaj pro la nekutima tago: eksterlandanoj vizitas Songkou
 

    La vojo al tiu vilaĝo estas tre bela, ĉirkaŭita de belaj montoj kaj riveroj. Sed post tiu mirinda pejzaĝo, ni finfine atingis la vilaĝon kaj mia unua impreso estis malfavora: Niaj busoj parkis apud la rivero, proksime al malbela ponto kaj ĉe la montoj estis pluraj alt-tensiaj elektrolinioj por malbeligi la lokon. La proksimaj domoj ne estis belaj, kaj kelkaj estis detruitaj. Ŝajnas al mi ke oni konstruos ion en tiu loko, verŝajne por pli bone akcepti la turistojn en frua estonteco, kaj pro tio la loko aspektis malbela.

 

    Ni devis supreniri ĝis la ponto, kaj alveninte tie, mia impreso pri la vilaĝo komencis ŝanĝiĝi: ŝajnis al mi ke la tuta loĝantaro de la vilaĝo iris tien por bonvenigi nin. Amaso da homoj fotantaj nin per siaj poŝtelefonoj, salutantaj nin, gaje ridantaj. Mi sentis bonegan etoson kaj bone gardas en mia memoro la vizaĝojn de tiuj homoj: maljunuloj, kamparanoj, patrinoj kun beboj, kurantaj infanoj... ĉiuj tiom afablaj! Mi ŝategas viziti vilaĝojn en Ĉinio ĝuste pro tiu bonega etoso.

 

Mia unua impreso pri Songkou: alveninte mi vidis nur la konkon, nur poste povis admiri la perlon.
 

    Mi aŭdis muzikon. La vojo estis libera por nia transiro, sed ambaŭflanke estis multego da homoj klopodantaj vidi nin. Tiam mi komprenis kial dumvoje mi vidis multajn policajn veturilojn, kelkaj haste irante al la loko, aliaj akompanante nian karavanon: en la vilaĝo estis multe pli da policistoj ol kutime pro la eksterordinara evento kaj la konsekvenca neceso ordigi la grandan homamason. Multaj el tiuj policistoj estis kontrolantaj la trafikon, speciale en la ĉefstrato.

 

    Nur tiam mi vidis la veran vilaĝon, kaj tuj enamiĝis al ĝi: belaj kaj bone konservitaj domoj prezervas ĉinan tradician arkitekturon. Mi antaŭe estis vidinta similajn domojn nur en la Muzeo de Ĉinaj Nacioj, en Pekino, kie troviĝas specimenoj de konstruaĵoj el ĉiuj partoj de la lando, sed tie mi unuafoje vidis tiajn domojn efektive loĝatajn de familioj. Ĉe fenestroj kaj sur balkonoj, multego da homoj, same gajaj kiel tiuj surstrate, rigardantaj ĉion el privilegiita loko. Antaŭ la domoj troviĝas la rivero, kaj ĉe la rivero oni konstruis grandan podion por la solenaĵo. Antaŭ atingi la podion mi preterpasis la muzikistojn, kaj antaŭ ili du aliaj homoj vestitaj kiel drako estis dancantaj la drakodancon.

 

Tamburado dum la inaŭguro de la festivalo: oportuno pli intime konatiĝi kun la bunteco de ĉina kulturo
 

    La solenaĵo komenciĝis per bela dancprezentaĵo. Inter paroladoj de oficistoj, ni havis belaj dancaj prezentaĵoj kaj finfine ni spektis prezentaĵon de tradicia geedziĝa ceremonio de tiu loko: fianĉo kaj fianĉino transiris la riveron per malsamaj boatoj, ambaŭ en elegantaj kostumoj, kaj sekvas la ceremonio kun pluraj dancistoj vestitaj en malsamaj tradiciaj kostumoj. Finfine, la novaj geedzoj foriris per la sama boato.

 

Tigrobokso: luktoarto praktikata en Songkou
 

    Post tiu bela ceremonio estis tempo por viziti la vilaĝon, kiu speciale prepariĝis por ricevi nian delegitaron. Tie ne troveblas granda restoracio, tiel ke nia grupo tagmanĝis en la korto de elementa lernejo. Dum la vojo al la lernejo ni trairis renovigitajn stratojn kaj padojn de la vilaĝo, vidis belajn fasadojn de konstruaĵoj kaj lernis pri la loka kulturo. En unu el la antikvaj konstruaĵoj estis instruistino kun infanoj, ĉiuj en speciala kostumo, parkere deklamante poemojn, kaj iom poste ni vidis kelkajn virojn prezentante tigrobokson, luktoarto kiun mi ne konis ĝis tiu momento. Multaj homoj loĝas en tiu renovigita centro de la vilaĝo, kie oni intencas disvolvi turismon por antaŭenpuŝi la ekonomian aktivadon en la lando kaj krei oportunojn por lokanoj, kaj la loĝantoj estis gaje rigardante al ni dum nia irado preter iliaj domoj. Raportisto antaŭ mi decidis foti la fasadon de domo kaj la dommastrino, rigardante tion, afable malfermis la pordon kaj invitis nian grupon viziti ŝian domon. Mi kaptis la oportunon kaj ankaŭ eniris por trarigardi. Mi bone memoras la viglajn kreskaĵojn kaj legomojn en ŝia ĝardeno.

 

    Post la tagmanĝo ni iris al la buso por sekvi nian vojaĝon al Quanzhou, urbo kiu antaŭ nelonge gastigis la Azian Kongreson de Esperanto. Ĉe la enirejo de la lernejo, gestudentoj estis atendantaj nin por prezenti kantojn. La scivolemaj infanoj tre amuziĝis en kontakto kun la eksterlandaj gastoj, multaj faris demandojn en la angla, kaj mi supozas ke estis ilia unua ŝanco efektive uzi la lingvon ekster la klasĉambro. Gepatroj estis apude, fotante siajn infanojn kun la nekutimaj vizitantoj. Dum la vojo al la buso pluraj lokanoj fotis nin, kelkaj eĉ petis foton kune kun alilandanoj, kaj mi ĝojis pro tio, ke mia ĉeesto amuzigis la lokanojn kaj donis al ili agrablajn momentojn, ĉar tiuj vilaĝanoj ĉiam dependis de agrikulturo por propra vivtenado, tamen tie la grundo estas malmola, ŝtonplena kaj ne tre fekunda, sekve ili penadas por kreskigi legomojn, kaj ekde nun espereble sukcesos per turismo kreskigi siajn enspezojn kaj havi pli komfortan vivon, kiun ili certe meritas. Kun varma kaj gaja koro mi foriris, sed volis resti plu.

 

Studentoj de elementa lernejo amuziĝas dum la vizito de nia delegitaro
 

    Mi adiaŭis ne nur la vilaĝon, sed ankaŭ kelkajn homojn, kiujn mi konis en Fuzhou: grupo de ĵurnalistoj el Taiwan, kiuj jam en la unua tago amikiĝis al la pekinaj kolegoj, kaj niaj tri ĉiĉeronoj, junaj gestudentoj kiuj volontule laboris por la sukceso de la evento: ili ĉiuj revenis al Fuzhou, kaj oni provizis novajn ĉiĉeronojn por akompani nian grupon. Mi memoras la unuan tagon, en Fuzhou, kiam post nia vespermanĝo la volontuloj tuj revenis al la universitato por studi ĝis malfrua horo, sed en la sekva mateno kiam mi alvenis en la restoracio por matenmanĝi ili jam estis tie, gajaj kaj energiplenaj. Unu el la volontuloj diris al mi, ke por ili estas granda honoro kaj respondeco akompani ĵurnalistan delegitaron, ĉar "per nia laboro ni povas diskonigi la kulturon kaj la vidindaĵojn de Fujian, kaj sekve kontribui por la evoluo de la provinco kaj de la lando".

 

    Ni foriris kaj post kelkaj horoj en la buso ni atingis Quanzhou, temo de la sekva artikolo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments