El Popola Ĉinio>头条新闻>

Antonio Guterres alvokis, ke la tuta mondo kune penadu por trakti diversajn defiojn

| 2017-01-05
Bookmark and Share

    Matene de la 3-a de januaro en la ĉefstabejo de UN, la nova ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres ĉeestis girlandoprezentan ceremonion honore al la oficistoj de UN, kiuj dediĉis siajn vivojn al la packonserva afero, kaj faris mallongan parolon. Li alvokis, ke la membrolandoj kaj la oficistoj de UN kune penadu kaj pozitive traktu tutglobajn defiojn, pli kaj pli diversajn kaj severajn.

 

   Antonio Guterre diris: "Ni alfrontas grandegan defion. En ĉiu loko de la mondo estas diversaj konfliktoj, kiuj havas internajn rilatojn kaj rezultigis novan fenomenon de tutgloba terorismo."

 

    Antonio Guterres emfazis, ke UN devas klopodi por preventi kaj solvi tiujn konfliktojn por plu akceli la pacon, prosperon kaj daŭrigeblan disvolvadon de la tuta mondo, kaj plibonigi la staton de la homaj rajtoj.

 

    Antonio Guterres diris: "Multaj tutglobaj problemoj estas nesolveblaj per la forto de iu lando. Pro tio ni emfazis la gravecon de multflankisma sistemo. Por solvi tutglobajn problemojn oni devas havi tutglobajn solvmetodojn, kaj UN ĝuste funkcias kiel la fundamenta ŝtono de multflankismo."

 

    Antonio Guterres diris ankaŭ, ke multaj homoj ne kredas multflankismon kaj pridubas la rolon de UN en traktado de tutglobaj defioj. Tamen, la fakto estas ke per sia penado UN kontribuis por mildigo de la suferado de multaj homoj kaj plibonigo de iliaj vivkondiĉoj. UN ĉiam konsideras homojn kiel la kernon de sia laboro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments