El Popola Ĉinio>头条新闻>

Handikapuloj spektis kaj "spertis" pekinan operon

| 2017-01-05
Bookmark and Share
Sceno de la pekina opero Persikflora Vilaĝo
 

    La 3-an de januaro en la Teatro Mei Lanfang, Pekino, okazis speciala prezentado de la pekina opero Persikflora Vilaĝo por 300 reprezentantoj de handikapuloj. La prezentado estis kunorganizita de la Nacia Pekin-Opera Kompanio de Ĉinio kaj la gvidcentro por psikologia sano Shengming Yangguang ("Sunlumo de la vivo"), de kie venis la handikapuloj.

 

Handikapuloj spektas ŝminkadon de aktoroj.
 

    Unu horon antaŭ la oficiala prezentado 10 handikapuloj vizitis la postscenejon, kie la aktoroj klarigis al ili la ŝminkarton, kostumojn, kaj akcesoraĵojn de la opero. Cetere, la kompanio speciale pretigis viran kaj virinan kostumojn kun la reprezenta karaktero kaj invitis la vizitantajn handikapulojn surmeti la vestojn kaj senti sin kvazaŭ en ludado de roloj de la opero.

 

Suferinto de poliomjelito (maldekstre) surmetas operan kostumon de vira rolo.
 

    Por faciligi la spertadon al la handikapuloj la kompanio enkalkulis iliajn malfacilojn, tiel ke la teatro formovis la sofojn en la unua vico por ke la rulseĝoj senĝene povu eniri en la teatron.

 

    Cao Yan, fondinto de la supremenciita centro por handikapuloj, diris: "Kvankam ni, handikapuloj, kriplas korpe, tamen ni sanas psike. Ni soifas esti kiel normalaj homoj, rigardi prezentadon de opero por riĉigi nian spiritan vivon. Normale pro la maloportuno de rulseĝo estas malfacile por ni eniri en teatron, sed ĉi-foje la kompanio afable rearanĝis la seĝojn de la teatro por nin helpi. Tio ege kortuŝas nin, ke nur senbara koro senbarigas vojon."

 

    Antaŭe la kompanio invitis ankaŭ reprezentantojn de rubokolektistoj, volontuloj en Pekino kaj kamparano-laborantoj en la urbo por ĝui prezentadon de pekina opero.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments