El Popola Ĉinio>头条新闻>

Master venkis go-majstrojn 60 fojojn

| 2017-01-06
Bookmark and Share
 

    Ekde apero en la 29-a de decembro 2016 la surreta go-ludanto Master rapide fariĝis multe atentata figuro. Dum la pasinta semajno tiu ludanto venkis pli ol 10 iamajn mondĉampionojn el Ĉinio kaj la Korea Respubliko, inkluzive de la ĉina ludisto Ke Jie, kaj akiris venkon sinsekvajn 60 fojojn.

 

    Antaŭ la 60-a konkurso Master anoncis sin kiel la plej nova versio de la komputila programo AlphaGo, kiu estis evoluigita de Google por ludi la tabulludon kaj venkis Lee Sedol en la lastjaraj matĉoj inter homo kaj artefarita inteligento. Ĝi diris ankaŭ, ke d-ro Aja Huang, membro de la teamo AlphaGo, helpis ĝin meti la go-globetojn.

 

    La konkurso denove montris grandan potencialon de teknologio kaj samtempe la ĉarmon de la antikva ludo. Kvankam ĉi-foje produkto de teknologio superis homojn, tamen la sep-taga konkurso estis signifoplena por ambaŭ flankoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments