El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj markoj en la Internacia Foiro de Konsum-Elektroniko

| 2017-01-06
Bookmark and Share

    En la 5-a de januaro inaŭguriĝis la vaste konata Internacia Foiro de Konsum-Elektroniko (CES) en Las Vegas, Usono. La foiro daŭros dum tri tagoj, kaj en ĝi partoprenas pli ol 3800 entreprenoj. Triono de la partoprenantoj estas ĉinaj firmaoj, kaj ili lanĉis siajn novajn produktaĵojn en la foiro.

 


En la foiro la ĉina marko ZTE publikigis la poŝtelefonon Hawkeye.
 

En la foiro la ĉina marko TCL prezentas siajn televidilojn X2 kaj X3.
 

    Poŝtelefono projektita kun la partopreno de uzontoj, kvantumo-punkta televidilo ekscese maldika kaj senframa... tiaj novaj produktaĵoj de la ĉinaj markoj, ekzemple ZTE, Haisen kaj TCL, ricevas grandan atenton en la foiro. ZTE publikigis la poŝtelefonon Hawkeye, kiu eble estos vendata tutmonde ekde la tria jarkvarono de tiu ĉi jaro. TCL prezentis siajn televidilojn X2 kaj X3 kun ekscesa maldikeco kaj senframa aspekto, kaj la materialo de tiuj televidiloj estas elstare varmo-rezista kaj stabila. Espereble, la televidiloj povos vendiĝi ekde la dua jarkvarono de tiu ĉi jaro en Azio, Ameriko, Eŭropo kaj Afriko.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments