El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yukio Hatoyama: Usono eble membriĝos al AIIB (II)

| 2017-01-09
Bookmark and Share

    Furoro de "Trump-fenomeno" aparte bezonas "spiriton de la komunumo"

 

    Kelkaj landoj ellaboris kaj praktikis diplomatiajn politikojn kun "prioritato al propraj interesoj" kiel normo. Tio evidente kontraŭas la tutgloban movadon. Tiu tendenco, simila al narodnikismo, eventuale disvastiĝos al Japanio. Nuntempe Japanio troe atentas la rilatojn kun Usono en sekureca garantio kaj energie distrumpetas pri la teorio pri ĉina minaco kaj aliaj similaj diroj. En iu senco, tio ankaŭ estas narodnikismo. Alivorte, fabriki imagitan malamikon kaj publike deklari al ĝi siajn potencon en kelkaj flankoj kaj avantaĝon en ekonomio. Ĝuste por tiu celo Japanio troigas la teorion pri ĉina minaco. Japanio iom post iom perdiĝis, spertinte ekonomian depresion dum pli ol 20 jaroj. En la lastaj jaroj la japana registaro pretendis konstrui potencan Japanion por unuigi sian popolon kaj kunigi fortojn de la socio. Konsiderante el tiu angulo, narodnikismo jam naskiĝis en Japanio. Mi opinias, ke ĝuste per tio la ĉefministro Shinzo Abe gajnis subtenon de la japana popolo kaj firmigis sian regpotencon.

 


Shinzo Abe vokis la sloganon "regajnu Japanion" dum elektado en la Ĉambro de Reprezentantoj en 2012. Ĝis nun japanoj pridubas, kiaman Japanion Abe volas regajni.
 

    Nun narodnikismo kaj ekskluzivismo leviĝas en la mondo. Por eviti intensan kontraŭstaron inter landoj, oni devas ellabori kadron taŭgan por pli vasta kampo. Okaze de neeviteblo de disputoj, oni devas krei dialogan kaj kunlaboran mekanikon por diskuti pri problemoj, solvi disputojn kaj tiri konkludojn. Tio estas aparte grava.

 

    AIIB donos revon al la mondo

 

 

    La Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB) glate kaj stabile funkciis por unu jaro. Mi individue kredas, ke ĝi plue disvolviĝos en la estonteco. Mi esperas, ke surbaze de sperto-stimulado kaj rezulto-firmigo, AIIB kuraĝe marŝos al novaj kampoj, ekz. konstrui fervoj-reton tra Azi-Eŭropa Kontinento laŭ "La Zono kaj Vojo" por ke oni vidu nedisigeblecon inter Eŭropo kaj Azio. Se la homaro havos komunan revon, foriĝos militoj inter landoj. AIIB donos al la mondo komunan revon, vaste asimilas spertojn de antaŭuloj kaj iom post iom akumulas rezultojn. Sendube, tio estas bona komenco.

 

    Mi atendas rapidan kreskadon de AIIB kaj volas dediĉi mian etan forton por ĝiaj kreskado kaj disvolvado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments