El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezentita en Singapuro danc-teatraĵo pri Dong-nacio el Ĉinio kun tri-dimensiaj efikoj

| 2017-01-09
Bookmark and Share
 
 
 

    La 6-an de januaro estis prezentita danc-teatraĵo pri Dong-nacio el Ĉinio kun tri-dimensiaj efikoj en la Centro de Prezentaj Artoj "Stelo" en Singapuro. Kun la hejmlokaj kutimoj kaj sentimentoj de Dong-nacio kiel la fono, la danc-teatraĵo lerte kunfandas la tri-dimensian vidan efekton de bela dancado kaj korpan lingvon de la aktoroj, kaj sukcese prezentas al la publiko la kulturan etoson de Dong-nacio. Singapuro estis la unua loko en la eksterlanda turneo de tiu ĉi danc-teatraĵo, kaj tie la prezentado okazis entute dufoje en la 6-a kaj la 7-a de januaro.

 

    Dong-nacio estas unu el la minoritatoj de Ĉinio, kaj vivas en la regiono ĉe la limoj de la provincoj Guizhou kaj Hunan kaj la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono. Ili parte loĝas ankaŭ en la provinco Hubei. Dong-oj ŝatas kanti kune per diversaj formoj en la vivo, kaj tiamaniere esprimas sian inklinon al la bela estonteco. Sekve, la loĝ-regiono de Dong-nacio estas konata kiel "hejmurbo de poezio kaj maro de kantoj".

 

Redaktoro: Han xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments