El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Filipinoj starigos duflankan interkonsiliĝan mekanismon por solvi la disputon pri la Suda Ĉina Maro

| 2017-01-10
Bookmark and Share
 

    En la kuranta jaro, Filipinoj kaj Ĉinio starigos duflankan interkonsiliĝan mekanismon por solvi sentemajn problemojn inkluzive de la disputo pri la Suda Ĉina Maro. La filipina ĵurnalo The Manila Times raportis en la 3-a de januaro, ke Chito Sta. Romana, baldaŭa filipina ambasadoro al Ĉinio, malkaŝis tiun informon en iu forumo.

 

    La duflanka interkonsiliĝa mekanismo estas parto de la interkonsento inter Filipinoj kaj Ĉinio subskribita dum vizito de filipina prezidento Rodrigo Duterte al Ĉinio pasintjare. La raporto diras, ke laŭ la politiko pri Ĉinio ellaborita de Duterte, la filipina registaro, per duvoja maniero, aparte traktos disputatajn kaj sendisputajn problemojn, kaj traktos la disputatajn per "kvieta diplomatio". Romana diris ke laŭ la duflanka interkonsiliĝa mekanismo, la du landoj establos grupon por aparte trakti la disputon pri la Suda Ĉina Maro, por ke ĝi ne plu estu baro influanta la interrilatojn de la du landoj en ekonomio, financo, kulturo, eduko kaj sporto.

 

    Romana opinias, ke la disputo pri la Suda Ĉina Maro ne estos tuj solvita, tamen oni povas mildigi kaj konvene regi la streĉitan situacion. Li diris: "Ekonomia kunlaboro estos ĉefa impulso de la dulandaj interrilatoj. Ni diskutos pri la Suda Ĉina Maro kaj solvos tiun disputon. Tamen tio postulas tempon." La arbitracio pri la Suda Ĉina Maro ne havas plenuman mekanismon. Se oni farus malcedeman agon, konflikto estus neevitebla.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments