El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa amaskomunikilo: Ĉinoj povos senvize resti en Belorusio por 5 tagoj

| 2017-01-10
Bookmark and Share
 

    La rusa retejo Sputnik raportis en la 10-a de januaro, ke la 9-an de januaro belorusa prezidento Alexander Grigorievich Lukashenko subskribis la ordonon, ke ekde februaro 2017 la ĉinoj kun valida Schengen-vizo povos senvize eniri en Belorusion kaj tie resti dum maksimume 5 tagoj.

 

    La ordono konstatis: "La civitanoj el Vjetnamio, Haitio, Gambio, Honduro, Hindio, Ĉinio, Libano, Namibio kaj Samoo, kiuj havas efikan Schengen-vizon por mulfoja ir-reirado aŭ vizon de iu lando de la Eŭropa Unio, kaj aviadil-bileton por veturi al alia lando en 5 tagoj post sia atingo, povas senvize eniri en Belorusion."

 

    La raporto diras, ke tiu ordono simpligos la formalaĵojn pri eniro en Belorusion, celante faciligi vojaĝojn de komercistoj, turistoj kaj homoj kun ordinaraj pasportoj al la lando.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments