El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kapablas produkti bekojn de globkrajono

| 2017-01-11
Bookmark and Share
 

    La 10an de januaro, Taiyuan-a Ŝtala Grupo deklaris, ke post kvin-jara esploro, ĝi elfaris novan materialon el neoksidebla ŝtalo por bekoj de globkrajono, kaj ĝi estis sukcese uzita en krajon-fabrikoj.

 

    Post sennombraj malsukcesoj dum kvin jaroj, la ŝtala grupo rimarkis sub elektronika mikroskopo, ke "aldonaĵo" estas regule kovrita sur la beko de globkrajono, kaj la eksperimento sukcesis en la lasta septembro. Post pluraj provoj tiuj produktoj finfine povas esti markitaj per "farita de Ĉinio". Nun iuj fabrikoj ekuzis la materialon, kiu espereble anstataŭos la importitan en la venontaj du jaroj.

 

    La bekoj postulas krudan materialon kun tre alta fizika propreco el neoksidebla ŝtalo. Delonge Ĉinio importis tiun materialon por fabrikado de globkrajonoj. Ĉiujare Ĉinio importis pli ol mil tunojn da speciala ŝtalo, kiu kostas 120 mil juanojn po tuno.

 

    La fabrikoj faris preskaŭ mil provojn pri limo de uzado, kaj trovis, ke oleo povas esti regule eligita el la globkrajono, kaj la beko estas uzorezista, kaj ĝia kvalito estas komparebla kun la eksterlandaj. Koncerna respondeculo diris, ke la fabrikoj jam kapablas amase produkti la materialon, kiu estos uzita anstataŭ la importita.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments