El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Ĝenevo amaskomunikila dialogo por Ĉinio kaj Svislando

| 2017-01-11
Bookmark and Share
 

    Post kelkaj tagoj la ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Svislandon, ĉeestos la Mondan Ekonomian Forumon 2017 kaj vizitos la stabejojn de internaciaj organizaĵoj en Svislando. La 10-an de januaro okazis amaskomunikila dialogo pri Ĉinio kaj Svislando en Ĝenevo, Svislando, en kiu partoprenis pli ol 10 el la ĉefaj amaskomunikiloj de Ĉinio kaj Svislando, reprezentantoj de internaciaj novaĵ-agentejoj en Svislando, kiaj Bloomberg, Reuters kaj aliaj organizaĵoj. La reprezentantoj faris diskuton kaj atingis larĝan konsenton pri raportoj pri la vizito de Xi Jinping, ĉina ekonomio, interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la dulanda amaskomunikilaro.

 

    Laŭ raporto, la venonta vizito de Xi Jinping ne nur inaŭguros la agendon de la ĉina diplomatio por 2017, sed ankaŭ estos grava diplomatia evento por Ĉinio al Eŭropo kaj al la tuta mondo. Tio ĉi estos la unua ŝtatafera vizito de ĉina gvidanto al Svislando 17 jarojn post la lasta vizito, kaj povos ludi gravajn rolojn por promocii disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Svislando, antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon kaj plibonigi tutmondan ekonomian administradon.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments