Siheyuan, partnero de hutong

| 2017-01-11
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    Kian loĝejon vi ŝatas?

 

    Moderna loĝdomego aŭ apartamentaro, alta je kelkcent metroj kun luksaj ornamaĵoj, simbolas la modernan vivstilon de urbanoj nuntempaj. Ĝi estas ekipita je plej altnivelaj elektronikaĵoj kiaj rizkuirujo, balailo, masaĝilo, lavmaŝinoj por manĝiloj kaj vestaĵoj ktp, kiuj laŭ mia opinio mallaboremigas homojn, sed kompreneble plimulto de la homoj sentas ĝian komfortecon kaj ĝuste pro tio tia konstruaĵo allogas homojn. Sed en tiu ĉi grandega kaj altega loĝejo el cemento kaj fero, ĉiuj apartaj homoj estis prefekte izolitaj de la aliaj per dikaj muroj kaj pordoj.

 


Moderna loĝdomego

 

    Mi ne malŝatas utilecon kaj komfortecon de bonkvalitaj elektronikaĵoj, sed pli ŝatas naturan aeron, or- aŭ ruĝkolore ŝanĝiĝintajn foliojn de arboj kaj kontaktojn kun najbaraj loĝantoj. Mi ne ŝatas izolitan lokon monopolitan de mi, male mi ŝatas malfermitan lokon, en kiu mi povas el- kaj enspiri aeron freŝan kaj aŭskulti voĉojn de aliuloj. En tiu ĉi senco, laŭ mia opinio Siheyuan estas vera loĝejo de homoj, kie oni povas trovi kaj senti la historion, amon, ĝojon kaj malĝojon de loĝantoj.

 

    Siheyuan, biblioteko pri la historio de iamaj loĝantoj

 

    Siheyuan, unu el la famaj domformoj de antikva Ĉinio estis ekkonstruita dum la okcidenta Zhou-dinastio, evoluis en la dinastioj Wei, Jin kaj en la Suda kaj Norda dinastioj, kaj atingis sian kulminon en la dinastioj Ming kaj Qing. Ĝi do jam havas historion longan je ĉ. 3 mil jaroj.

 

    Xie Ninggao, profesoro de la Pekina Universitato diris, ke hutong kaj siheyuan estas organisme konektitaj partoj de la pekina kulturo. Sen ĝi la urbo Pekino eble perdus sian vivecon, etoson kaj kulturecan allogon.

 

    Ne malmultaj famuloj havis memorojn longajn aŭ momentajn en siheyuan: Mei Lanfang, granda majstro de Pekina Opero; Li Dazhao, unu el la du ĉefaj fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio; Lusin, granda pensulo kaj verkisto; Lao She, fama verkisto; Song Qingling, iama vicprezidantino de la Ĉina Popola Respubliko, ktp. En tiuj siheyuan-oj ni povas trovi postsignojn kaj postlasaĵojn de tiuj famuloj kaj samtempe legi la tiaman historion.

 

Loĝejo de Lusin
 

    Lusin ne nur estis fama verkisto sed ankaŭ talenta arkitekto: li mem riparis sian loĝejon kaj plantis du jujubarbojn en la ĝardeno, kaj tion li priskribis en sia prozo Aŭtuna nokto. Sur la tablo de tiu ĉi domo ankaŭ estis skribitaj aliaj famaj verkaĵoj poste kolektitaj en la ese- aŭ novelaroj Huagaiji (Baldakeno), Sovaĝa herbaro kaj Vagado .

 

    Lao She, post la reveno de Usono al Ĉinio en 1950, pasigis siajn lastajn jarojn en tiu siheyuan, kiu situas en la nuna Fengfu-Hutong de la distrikto Dongcheng de Pekino. Tie ĉi li skribis pli ol 20 teatraĵojn kaj novelojn. En Kvar generacioj sub la sama tegmento, unu el siaj reprezentaj noveloj kaj La tetrinkejo, unu el siaj reprezentaj teatraĵoj, Lao She detale kaj delikate priskribis la strukturon de siheyuan kaj la etoson de malnova Pekino.

 

Loĝejo de Song Qingling
 

    La loĝejo de Song Qingling havas tre longan historion. Mingzhu, unu el la altranguloj sub Kangxi, imperiestro de Qing-dinastio, unue loĝis en tiu siheyuan kaj post lia forpaso ĝi akceptis siatempe novajn posedantojn pro kelkaj kialoj. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la ĉina registaro administris tiun ĉi grandan loĝejon kaj pro la propono de Zhou Enlai, la unua ĉefministro de la nova Ĉinio, riparis parton de ĝi kaj petis s-inon Song Qingling loĝi tie. Ŝi pasigis la lastajn tagojn de la vivo en tiu ĉi loko. Du jarojn post ŝia forpaso tiu ĉi loko estis malfermita al la publiko kiel la iama loĝejo de Song Qingling.

 

    Siheyuan-oj: malfermitaj al ĉiuj, kiuj volas gustumi ilian etoson

 

    Kompreneble en siheyuan loĝis pli multe da ordinaraj homoj, kiuj tute ne estis altranguloj nek famuloj. Tie oni povas gustumi la vivetoson de malnovaj pekinanoj. Nuntempe oni eĉ mem povas sperti la vivon de siheyuan.

 

    Jam nun funkcias ne malmultaj hoteloj, kiuj antaŭe estis loĝejoj de ordinaraj homoj sed nun estas transformitaj en hotelojn. Ni trovas, ke tiuj ĉi hoteloj estas ornamitaj ege vivplene por ke la ĉinaj aŭ alilandaj turistoj povu sufiĉe sperti la atmosferon de siheyuan. La tranoktantoj povas plene ĝui la vivmanieron de Pekino en la pasinteco, kun manĝaĵoj de tiamaj ordinaraj pekinanoj.

 

Hotelo, kiu konservas la formon de siheyuan
 

    Samtempe oni povas aŭ page aŭ senpage rigardi kelkajn loĝejojn de tiuj ĉi famuloj. Tiuj loĝejoj estas tre belaj kaj bone konservitaj. Krom kelkaj jam menciitaj loĝejoj de famuloj, oni povas spekti pli multajn loĝejojn de famuloj el diversaj kampoj: ekzemple, Qi Baishi, majstro de la moderna ĉinstila pentroarto; Xu Beihong, unu el la fondintoj de la ĉina moderna pentroarto; Cao Xueqin, la aŭtoro de la fama klasika romano Ruĝdoma sonĝo k.t.p. Do multajn famulojn de Ĉinio vi povas renkonti vizitante iliajn iamajn loĝejoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments