El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda aviadilo farita de Ĉinio komencos sian unuan flugon

| 2017-01-12
Bookmark and Share
 

    La aviadilo C919 kompletigita pasintjare fariĝis mejloŝtona, ĉar ĝi estis sendepende farita de Ĉinio mem. Tamen post tio oni ne plu vidis novaĵon pri ĝia unua flugo. La ekstera mondo supozis, ke la esploro renkontis malfacilon.

 

    Nun la dubo estis nuligita, ĉar la Ŝtata Komisiono de Disvolvado kaj Reformado decidis la daton de ĝia unua flugo.

 

    La ĵurnalo Pekina Komerco Hodiaŭ raportis, ke en la 10a de januaro, Xu Shaoshi, direktoro de la Ŝtata Komisiono de Disvolvado kaj Reformado, diris ke la aviadilo C919, dezajnita de Ĉinio, baldaŭ estos transdonita por flugado. La ekstera mondo prognozis, ke la unua flugo okazos en la unua trisemestro de tiu ĉi jaro.

 

    En la 30a de decembro la retejo de la Ĉina Komerca Aviadila Korporacio Limigita publikigis la novaĵon, ke tiumonate la unua aviadilo C919, farita de la korporacio, estis transdonita al la centro de provflugo, kaj baldaŭ komenciĝos la unua flugo.

 

    La granda aviadilo C919, kun rajto pri intelekta proprietaĵo de Ĉinio, por mallongaj kaj mezlongaj komercaj itineroj, jam ricevis 570 mendojn el 23 klientoj.

 

    La aviadilo estis kompletigita sur la produktlinio en la 2a de novembro 2015. Tio signifas, ke finiĝis la muntado, kaj la aviadilo estas preta por tera provado post integra testo de sistemoj, statika provo, interna provo kaj preparo por provflugo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments