El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jack Ma: Alibaba kreos unu milionon da postenoj en Usono

| 2017-01-12
Bookmark and Share
 

    La 9-an de januaro 2017 en Trump-turo de Nov-Jorko, la enoficiĝonta usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun Jack Ma, prezidanto de Alibaba-grupo. Ili diskutis ĉefe pri tio, kiel krei kondiĉojn por dungiĝo de unu miliono da homoj en Usono dum la venontaj kvin jaroj.

 

    Ma diris, ke Alibaba starigos platformon por mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de Usono, por ke iliaj produktaĵoj estu venditaj al Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj. Tio kreos unu milionon da postenoj en Usono.

 

    Trump enoficiĝos en la 20-a de januaro. Kreskado de dungiteco estis unu el liaj ŝlosilaj promesoj dum lia kandidatiĝo por usona prezidenteco.

 

    La vortoj de Jack Ma evidente plezurigis Trump. Post la intervidiĝo, Trump diris ke Jack Ma estas unu el la plej eminentaj entreprenistoj de la mondo, kaj ili kune faros mirindan aferon.

 

    La novaĵ-agentejo Yonhap raportis ke ŝajne, tio estas ankaŭ vend-maniero de Alibaba por helpi mez- kaj malgrandajn entreprenojn de Usono, per Taobao kaj aliaj translandaj e-komercaj platformoj. The Korean economy komentis, ke Jack Ma povas esti nomita kiel interpopola sendito de la komerco inter Ĉinio kaj Usono, en la fono de la streĉitaj komercaj rilatoj de la du landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments