El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pasaĝeroj povas eniri fervojan stacidomon per vizaĝ-distingo

| 2017-01-13
Bookmark and Share
 

    La trajno K967 de Pekino al Huaihua ekiris el la pekina stacidomo je nul kaj 12 minutoj de la 13a de januaro, kio markis la komencon de la pasaĝertransporto por la Printempa Festo 2017.

 

    Ĉe la memserva trapasejo de la okcidenta stacio de Pekino, sinjorino Yang surmetis bileton kaj identeckarton sur la kontrol-aparaton kaj rigardis la kameraon. Post tri sekundoj la vizaĝo, bileto kaj identeckarto estis jam kontrolitaj. "Same kiel sekureckontrolo en flughaveno, la procezo estas pli rapida ol tiu de kontrolisto. La fervoja stacio estas tre moderna pro la nova tekniko."

 

    La nova tekniko estas aplikata ne nur en la tri ĉefaj fervojaj stacidomoj en Pekino, sed ankaŭ en tiuj en Kantono, Ŝanhajo, Nanchang kaj aliaj urboj.

 

    "Apliki la teknikon pri vizaĝ-distingo anstataŭ homa servo povas ne nur altigi la precizecon de bilet-kontrolo, sed ankaŭ mallongigi atendadon de pasaĝeroj. Per la nova tekniko la stacidomo liveras al diversaj pasaĝeroj personecajn servojn," diris Song Jianguo, sekretario de la kompartia komitato de la okcidenta stacidomo de Pekino.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments