El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sciencistoj inventis paperon kontraŭakvan kaj kontraŭfajran (filmeto)

| 2017-01-16
Bookmark and Share

 

    Papero estas unu el la gravaj inventoj de antikva Ĉinio, sed la tradicia papero el plantaĵaj fibroj estas facile detruitaj de akvo kaj fajro, tio ne nur limigas la utilon de ordinara papero, sed ankaŭ malfaciligas longdaŭran konservadon de raraj paperaj antikvaĵoj.

 

 

    Lastatempe esploristo Zhu Yingjie de la Ŝanhaja Instituto pri Ceramiko sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, kun sia grupo ellaboris novan paperon, kiun detruas nek akvo nek fajro. Tia papero povas bone regi siajn kontraŭakvecon kaj kontraŭfajrecon eĉ post fizika difektigo aŭ sub severa alttemperatura medio.

 

    Zhu Yingjie diris, ke la papero estas farita el nova materialo: hidroksil-apatito -- ĉefa neorganika kombinaĵo en la ostoj kaj dentoj de vertebruloj. Tiu materialo estas tre mediamika, ĉar oni ne bezonas haki arbojn por ĝin akiri, ĝi estas farita de la scienca grupo. Cetere, pro ĝia malalta kosto, eblas grandkvante ĝin produkti. Plie, la papero povas puriĝi: samkiel okazas al lotusfolio, kiam akvo falas sur la paperon, la akveroj formiĝas gutojn kaj libere rulas sur la surfaco, forportante polvon kaj aliajn malpuraĵojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments