El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun Doris Leuthard

| 2017-01-16
Bookmark and Share
 

    La 15-an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Zurikon kaj komencis la ŝtataferan viziton en Svislando. Tiutage, akompanate de svisa prezidanto Doris Leuthard, Xi Jinping veturis per speciala trajno al Berno, ĉefurbo de la lando.

 

    Dum la vojaĝo, Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan gustumis teon kaj ĝoje interparolis kun Doris Leuthard kaj ŝia edzo Roland Hausin.

 

    Xi Jinping diris, ke li tre ĝojas viziti Svislandon kaj ĉeesti la Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo en 2017, komence de la nova jaro. Kiel unu el la unuaj Okcidentaj landoj, kiuj agnoskis la Ĉinan Popolan Respublikon kaj starigis diplomatiajn rilatojn kun ĝi, Svislando ĉiam estas avangarda en disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio kaj kreis multajn "unuajn" en kunlaboroj kun Ĉinio, ekz., ĝi estis la unua lando kiu subskribis kaj plenumis la interkonsenton pri libera komerco inter la du landoj, la unua kiu aliĝis al la Azia Infrastruktura Investa Banko kaj fariĝis ĝia fonda membro-lando. La rilatoj inter Ĉinio kaj Svislando estas ekzemplo de kunlaboroj inter grandaj kaj malgrandaj landoj. En 2016 la du landoj starigis la renovigajn strategiajn partnerecajn rilatojn. Tio estas la unua strategia partnereca rilato kun renovigo kiel marko, starigita de Ĉinio kun alia lando. Ĉinio havas similajn opiniojn kun Svislando pri multaj internaciaj problemoj, kaj volas intensigi kunordigon kun ĝi en internaciaj aferoj.

 

    Doris Leuthard dankas Xi Jinping pro tio, ke li elektis Svislandon kiel la unua vizitata lando en la nova jaro, opiniante, ke tio enkorpigis la atenton de Ĉinio al Svislando. Ŝi atendas, ke la ĉi-foja vizito antaŭenigos kunlaborojn inter Svislando kaj Ĉinio en diversaj kampoj. Ŝi diris, ke Ĉinio estas lando kun grava influo, kaj en la situacio kun multaj necertigeblaj faktoroj, la internacia socio atendas, ke Xi Jinping prezentu ĉinajn politikojn kaj proponojn dum la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo.

 

    La du ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la propono de "La Zono kaj Vojo" kaj verda disvolvado. Ili unuanime konsentis intensigi reciprokajn kunlaborojn en scienco, tekniko, renovigo, interligo kaj interkomunikado, infrastruktura konstruado, pura energio kaj region-nivela komunikado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments