El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La revuo Tra la mondo estas eldonita en Ĉinio

| 2017-01-16
Bookmark and Share
 

    Post malapero de la papera revuo El Popola Ĉinio en la jaro 2001, oni neniam legis paperan revuon pri Esperanta Movado en Ĉinio escepte la dulingva Informilo de Ĉina Esperanto-Ligo. En januaro 2017 la nova revuo Tra la mondo estis eldonita en Ĉinio. Ĝi estas fondita de Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, helpe de kelkaj aktivuloj. Ĝi estas sendependa revuo pri Esperanto en Ĉinio. La sezona revuo estas eldonita kolore papera kaj reta en formato A4(202mm×268mm).

 

 

    En la revuo Trezoro, ĉefredaktoro, diris: "Dum la volontula laborado en la Centra Oficejo de UEA septembre kaj oktobre 2016, foliumante amason da revuoj en Esperanto el diversaj landoj venis al mi ideo krei revuon pri Ĉinio, kies civitanoj atingas sesonon de la tutmonda loĝantaro. Agado estas pragmata ol resti en pensado. Jen aperas la revueto Tra la mondo. La revuo aperigas/os artikolojn pri diversaj temoj pri Esperanto en Ĉinio." Post reveno al Ĉinio li tuj komencis prepari eldonadon de la revuo.

 

    En la 1-a numero la revuo aperigis 42 artikolojn en ĉirkaŭ dudek rubrikoj, ekzemple, Azia kongreso, Esperanto en Ĉinio, Esperantistoj, Intervjuo, Lernejoj, Ekzamenoj, Kursoj, Libroj, Kunvenoj, Seminario, Pensado, Junuloj, Infanoj, Vojaĝoj, Retejoj, Donaco kpt. El la revuo oni povas facile trovi diversajn informojn, eĉ historiajn materialojn, pri Esperanto-Movado en Ĉinio. Oni povas trovi ankaŭ artikolojn pri literaturo, scienco, arto kaj turismo. La ĵus elektita nova estrarano de ISAE kreis ankaŭ specialan rubrikon Scienco en la revuo. Por plifortigi kaj bonkvalitigi la revueton, la redakcio serĉas internaciajn kunlaborantojn por venontaj numeroj. Kontaktu: trezoro@qq.com aŭ agrikulturo@126.com.

 

Teksto de Weishan

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments