Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Dank' al li, la ĉina akupunkturo fruktodonas en Afriko!

| 2017-01-17
Bookmark and Share
 

    Sékou Camara kaj lia edzino Lai Cuiling entreprenas la poliklinikon Feicui en Konakrio, ĉefurbo de Gvineo.

 

 

    "Mi ĝuis stipendion de la gvinea ŝtato kadre de kunlaboro inter Gvineo kaj Ĉinio, kaj tiam estis stipendioj aljuĝitaj al studentoj el ĉiuj landoj, speciale al tiuj el Gvineo. Do, mi havis ŝancon profiti de tio, kio kondukis min al Ĉinio por studi medicinon." diris Sékou Camara.

 

 

    Dum sia 10-jara studo en Ĉinio, Sékou Camara havis pasion al akupunkturo kaj decidis sin dediĉi al servo per ĝi por sia lando. Post doktoriĝo en 1986, Sékou Camara revenis al Gvineo, kie li fariĝis la unua akupunkturisto-kuracisto de la lando.

 

 

    "Mia unua paciento estis juvelisto, kiu havis suferon je la ŝultroj. Li provis konsulti multajn kuracistojn de diversaj sekcioj, precipe tiujn de la interna neŭrologia sekcio. Ili preskribis por li multajn medikamentojn sed tiuj ne liberigis lin el la sufero. Do, li venis al mi. Mi kuracis lin per akupunkturo dum 30 aŭ 40 minutoj. Duonhoron poste, li eksentis sin pli bone."

 

 

    Sékou Camara redaktis la unuan universitatan instru-programon pri akupunkturo en Gvineo. En 2003, tiu programo estis akceptita kaj konfirmita de la gvineaj akademiaj aŭtoritatoj. Nun, la akupunkturo estas integrita en la akademia instru-plano de medicino en la lando.

 

 

    Kiel unu el la unuaj kuracistoj el Gvineo studantaj en Ĉinio, Sékou Camara venis por la unua fojo al Ĉinio en 1975 por studi medicinon en la Universitato Sun Yat-Sen en Guangdong-provinco, suda Ĉinio. Dum siaj studoj en Ĉinio, li konatiĝis kun sia nuna edzino Lai Cuiling.

 

 

    Diplomiĝinte, Sékou Camara revenis al Gvineo. Lai Cuiling decidis tutsole iri al Afriko por kunesti kun li, superinte diversajn malfacilaĵojn.

 

 

    "Dum tiuj pasintaj 27 jaroj, mi spertis feliĉajn kaj tristajn travivaĵojn, tamen ĉio estas ege valora por mi," ŝi tiel taksis sian aventuron kun li.

 

 

    En 1996, Lai Cuiling skribis libron, surbaze de sia persona travivaĵo, por konigi al pli da ĉinoj sian vivon kun afrika viro.

 

 

    Ŝia libro akiris grandan sukceson en Ĉinio, kaj estis adaptita eĉ al televidserio.

 

 
 

    Hodiaŭ ili vivas feliĉan vivon kune kun siaj du filoj.

 

 
 

    Sékou Camara esperas ke li havos daŭrigantojn por akupunkturo en Afriko kaj ke pli da afrikanoj profitos de tiu brila ĉina medicina branĉo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments