El Popola Ĉinio>头条新闻>

Furoras baozi-restoracio apud Harvard-Universitato

| 2017-01-17
Bookmark and Share

 

    Baozio, vaporumita farĉita pastobulo, estas nostalgio por ĉinaj elmigrintoj, ĉar oni tre malofte vidas ĝin ekster Ĉinio. Tamen iu ĉino malfermas baozi-restoracion apud Harvard-Universitato por mildigi la hejmsopiron de ĉinoj.

 

    Blankaj pastobuloj entenantaj riĉajn farĉojn estas tre bongustaj. Ĉiutage ekster la restoracio estas longa vico de ne nur ĉinaj studentoj, sed ankaŭ blonduloj.

 

 

    La restoracio Tom's BaoBao estas mastrumata de Tong Qihua, kaj lia angla nomo estas Tom. Li fiere diris, ke li estas lerta en baozi-farado.

 

    Responde al la demando, ĉu usonanoj ŝatas baozion, li respondis: "Kompreneble, jes!" Li diris: "Se vi opinias, ke hamburgero estas ikoneca manĝaĵo de Usono, do baozio estas klasika tradicia manĝaĵo de Ĉinio. Tio estas transkultura interŝanĝo kaj komunikado."

 

    Sur Harvard-Placo estas la restoracio Shake Shack, magnato de hamburgero, kaj ĝiaj ĉen-vendejoj estas troveblaj en pli ol dek landoj. La restoracio de Tom troviĝas apud ĝi. Tom ne timas konkurencon kun Shake Shack, ĉar li kredas, ke usonanoj ŝatas baozion.

 

 

    Post du-jara preparo kaj trejniĝo, li malfermis sian restoracion en la 13a de julio 2016. Kun simpla dekoracio kaj iom da ĉina stilo, ĝi havas vitrajn fenestrojn por ke homoj rigardu la tutan procezon de la manĝaĵ-preparo.

 

    Kiam la unuaj klientoj eniris la restoracion, ili miris, ĉu temas pri ĉina manĝaĵo? Kial estis neniu ĉina kuiristo malantaŭ la tablo? Jes, la kuiristoj estis zorgeme elektitaj fremdlandanoj. Ili eklaboris post tri-monata trejniĝo kaj ekzameno.

 

    Studentoj el Harvard-Universitato interesiĝas pri la manĝaĵo. Ili ofte vicatendas duonhoron por akiri la manĝaĵon. Foje iu blondulino manĝis kvar baoziojn, kaj ŝi diris, ke ŝi volas manĝi plu kaj rekomendos la restoracion al siaj amikoj.

 

    Neatendite, ke en nur kelkaj semajnoj la vendkvanto de la restoracio kalkuliĝis al pli ol 200 milionoj da usonaj dolaroj.

 

    En la okuloj de usonanoj, farado de baozio estas tradicia delikata metio kun longa historio, tial ĝi devas esti heredita, kaj ili volas pagi por tio. La fakto montras ilian pravecon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments