El Popola Ĉinio>头条新闻>

La vizito de Xi Jinping al Svislando kreos multajn "unuajn fojojn"

| 2017-01-17
Bookmark and Share

La 16-an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Davos por ĉeesti la Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo en 2017. (Foto de Ding Lin, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    La 15-an de januaro 2017, ĉina prezidanto Xi Jinping komencis la ŝtataferan viziton en Svislando, kie li ĉeestos la Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo en 2017, vizitos la stabejon de UN en Ĝenevo, la sidejon de la Monda Sana Organizo kaj tiun de la Internacia Olimpika Komitato. Tio estas la unua diplomatia vojaĝo de Ĉinio en 2017, kun grava signifo kaj atentata de la mondo.

 

    La vizito de Xi Jinping, la unua ŝtatafera vizito de ĉina ŝtatestro al Svislando en la nova jarcento, estas grava diplomatia aktivaĵo por Eŭropo kaj la tuta mondo, kaj havas gravan signifon por profundigi la renovigajn strategiajn partnerecajn rilatojn inter Ĉinio kaj Svislando kaj antaŭenigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj Eŭropo. En la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, kiun unuafoje ĉeestos ĉina prezidanto, Xi Jinping ĉiuflanke eksplikos ĉinajn opiniojn pri la monda ekonomia situacio, prezentos "ĉinajn projektojn" pri administrado de la monda ekonomio kaj transigos "ĉinan fidon". En la Palaco de Nacioj, li prelegos pri komunumo de la komuna estonteco de la homaro kaj montros direkton por la estonteco de la mondo, konsiderante el historia kaj filozofia vidpunktoj. Xi Jinping estos la unua ŝtatestro de Ĉinio, kiu vizitis la Mondan Sanan Organizon kaj la Internacian Olimpikan Komitaton.

 

    Multaj "unuaj fojoj", du prelegoj, unu ŝtatafera vizito... la unua vizito de Xi Jinping, en la komenco de la nova jaro, skribos novan ĉapitron por la ĉina diplomatio.

 

Aŭtoro: Zhang Maorong el Instituto de la Monda Ekonomio de la Ĉinaj Institutoj pri Nuntempaj Internaciaj Rilatoj

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments