El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funkciulo de la ĉina registaro gajnis premion pri dumvivaj atingoj en la Monda Pintkonferenco pri Estonta Energio

| 2017-01-18
Bookmark and Share
 

    La 16-an de januaro inaŭguriĝis la 10-a Monda Pintkonferenco pri Estonta Energio en Abudabio, la ĉefurbo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. En la inaŭguro Li Junfeng, funkciulo de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, gajnis premion pri dumvivaj atingoj de la Premio Zayed pri Estonta Energio por la jaro 2017 pro liaj klopodado kaj kontribuoj en transiro de ĉinaj energi-fontoj al la renovigeblaj kaj ilia utiligo.

 

    La Premio Zayed pri Estonta Energio estis establita de la Registaro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en 2008 por rekoni kaj kuraĝigi elstarajn kontribuojn en la kampoj de renovigebla energio kaj daŭripova evoluo.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments