El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona vicprezidento Joe Biden

| 2017-01-19
Bookmark and Share
 

    En la 17-a de januaro ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona vicprezidento Joe Biden en Davos, Svislando.

 

    Prezidanto Xi Jinping laŭdis vicprezidenton Joe Biden pro lia kontribuo al la disvolviĝo de la ĉin-usonaj rilatoj kaj al la promocio de reciproka interkompreniĝo kaj amikeco inter la popoloj de la du landoj. Xi Jinping rimarkigis, ke dank' al la klopodoj de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter la du landoj normale disvolviĝas kaj multe da gravaj kaj pozitivaj atingoj estis akiritaj depost la interkonsento atingita antaŭ iom pli ol 3 jaroj inter li kaj prezidento Barack Obama pri la konstruo de la novtipaj dulandaj rilatoj. En la 21-a jarcento estas tre grava al la tuta mondo la disvolviĝo kaj la prospero de la du landoj. Prezidanto Xi Jinping emfazis, ke la bazaj interesoj de la popoloj de la du landoj kaj tiuj de la popoloj de la tuta mondo bezonas komunajn klopodojn de Ĉinio kaj Usono por konstrui long-periodajn kaj stabilajn kunlaborajn rilatojn.

 

    Biden diris, ke la ĉin-usonaj rilatoj estas ekstreme gravaj duflankaj rilatoj. Ankaŭ la usona flanko esperas, ke la du landoj povos daŭre pliprofundigi reciprokan fidon kaj plifortigi kunlaborojn.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments